Greensburg (Kansaso)

Greensburg estas urbo en Kantono Kiowa, en la suda parto de la usona ŝtato Kansaso, Usono. En ĝi situas la kantona sidejo. Laŭ la censo de 2000, la loĝantaro konsistis el 1 574 homoj.

Greensburg
urbo de Usono • kantona sidejo
Administrado
Poŝtkodo 67054
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 740  (2020) [+]
Loĝdenso 162 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 36′ N, 99° 18′ U (mapo)37.6044-99.2936Koordinatoj: 37° 36′ N, 99° 18′ U (mapo) [+]
Alto 681 m [+]
Areo 4,572928 km² (45 7.2 928 ha) [+]
Greensburg (Kansaso)
Greensburg (Kansaso)
DEC
Greensburg
Greensburg
Situo de Greensburg
Greensburg (Usono)
Greensburg (Usono)
DEC
Greensburg
Greensburg
Situo de Greensburg

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Greensburg, Kansas [+]
vdr

Atrakcioj redakti

En Greensburg troviĝas "Big Well", la plej granda homforte elfosita puto en la mondo. Konstruita 1887-1888 por servi laboristojn en la konstruado de fervojo (Atchison, Topeka & Santa Fe), finkonstruite ĝi profundis pli ol 33 metrojn, kun diametro de preskaŭ 10 metroj. Ĝi provizis la akvon de la urbo ĝis 1932. Poste, oni ekipis ĝin por turismo, ebligante ke depost 1939 vizitantoj povu malleviĝi ĝis la fundo de la puto. Apuda muzeo (detruita de la tornado la 4-an de majo 2007) havas pli ol 450-kilograman meteoriton, kiu verŝajne alteriĝis antaŭ ĉ. 10 000 jaroj.

Tornado en majo 2007 redakti

Ĉirkaŭ 40 minutojn post la 21-a horo CDT la 4-an de majo 2007, maksimume forta (EF5) tornado frapis al Greensburg. La ŝtormo moviĝis ĉ. 35 kilometrojn surtere je rapideco de ĉ. 33 kph, kaj larĝis preskaŭ du kilometrojn. La trapaso tra la urbeto daŭris 15-20 minutojn. Ĝi detruis proksimume 95 % el la konstruaĵoj en la urbo, kaj severe difektis la ceterajn. Laŭ la usona Nacia Vetera Servo la ventoj de la ŝtormo atingis rapidecon de 330 km/h. Tio estis la unua tornado al kiu oni aljuĝis la nivelon EF5 post la revizio de la skalo Fuĵita. Ĝis la 7-a de majo, 2007, oni konfirmis 9 mortojn en Greensburg pro la ŝtormo, plus du aliloke.

Kaj la ŝtatestro de Kansaso Kathleen Sebelius kaj la uzona prezidento George W. Bush deklaris la kantonon katastrofa zono; tia deklaro havebligas ekstran monon por krizaj helpoj kaj riparado.

Eksteraj ligiloj redakti