Greenwich Village, aŭ alie West Village aŭ mallonge The Village estas loĝa kvartalo en Manhatano en Novjorko. Ĝi limas kun Broadway oriente (la limo estas 5th St.), rivero Hudsono okcidente, Houston Street sude kaj 14th Street norde.

Greenwich Village
neighborhood of Manhattan • NRHP district • geja kvartalo
Administrado
Poŝtkodo 10003 • 10011 • 10012
Demografio
Geografio
Geografia situo 40° 44′ N, 74° 0′ U (mapo)40.733611111111-74.002777777778Koordinatoj: 40° 44′ N, 74° 0′ U (mapo) [+]
Alto 6 m [+]
Areo 0,289 km² (2 8.9 ha) [+]
Greenwich Village (Novjorko)
Greenwich Village (Novjorko)
DEC
Greenwich Village
Greenwich Village
Situo de Greenwich Village

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Greenwich Village, Manhattan [+]
vdr
Washington Arch, Washington Square

En la 18-a jarcento Greenwich Village estis aparta vilaĝo - tio klarigas la nunan nomon. La nomo estis unuafoje anoncita en 1712. En 1822 epidemio de flavmalsano en Novjorko instigis la loĝantaron eskapi al loko kun pli sana aero, al Greenwich Village. Kiam la epidemio finiĝis, multe da personoj restis tie kaj neniam revenis al siaj malnovaj sidejoj. La tuta ĉi tiea areo en la 19-a jarcento estis konata per la nomo Washington Square.

GLAT redakti

Greenwich Village ampleksas ankaŭ Christopher Street kaj trinkejo "Stonewall Inn" - kie en 1969 okazis t.n. Stonewall riots - interbatiĝoj, kiuj donis komencon al movado por liberigi gejojn (Gay Liberation Movement). La plej malnova biblioteko kiu temas pri GLAT - Oscar Wilde Bookshop, fondita en 1967, ankaŭ situas ĉe Greenwich Village. "The Village" ne longe poste donis sian nomon al gejaj kvartaloj en aliaj urboj (tio estas ankaŭ la etimologio de la nomo de la geja muzikteamo The Village People).

En la areo de "The Village" (ĉi tio estas la populara nomo de Greenwich Village) situas ankaŭ: ĉefa kampuso de Universitato de Novjorko, New School University kaj Washington Square Park.

Interesaĵo estas, ke la agado de la televida serio Amikoj (angle Friends) okazas en West Village, kvankam realece ĝi estas registrita en Holivudo. La konstruaĵo, kie loĝas la herooj realece situas apud Grove Street kaj Bedford Street.

Vidu ankaŭ redakti