Gregory OLSEN (20-an de aprilo 1945 en Brooklyn, Nov-Jorko, Nov-Jorkio, Usono) estas usona entreprenisto kaj ekde 1991 kunfondinto kaj estrara prezidanto de usona firmao Sensors Unlimited, kiu evoluigas infraruĝajn kameraojn. Li famiĝis kiel tria kosmoturisto, en la Internacia Kosmostacio.

Gregory Olsen
Persona informo
Naskiĝo 20-an de aprilo 1945 (1945-04-20) (79-jaraĝa)
en Broklino
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato de Virginio • Fairleigh Dickinson University • Ridgefield Park High School
Okupo
Okupo kosmonaŭto • entreprenisto • inĝeniero • private space traveler
vdr

Olsen flugis kun ISS Expedition 12 per Sojuz TMA-7 la 1-an de oktobro 2005 al la kosmostacio kaj revenis la 11-an de oktobro 2005 per Sojuz TMA-6 kaj kun teamo de ISS-Expedition 11. Pli fruaj komercaj kosmoflugantoj estis la usona Dennis Tito (2001) kaj la sudafrika Mark Shuttleworth en 2002.

Por la vojaĝo pagis li 20 milionojn da usona dolaro.

Olsen studis elektroteknikon en Universitato Fairleigh Dickinson en New Jersey. Olsen faris sian unaun gravan negocon, kiam li vendis la firmaon Epitaxx (produktanta lumsensilojn kaj ledojn) je 12 milionoj da USD kaj en 1992 fondis la similprofilan Sensors Unlimited-on, kiun li vendis en 2000 je 700 milionoj da usona dolaro. Li reaĉtis tiun firmaon du jarojn post je 6 milionoj kaj post ties vigligo, vendis li denove ĝin je 60 milionoj.

Olsen estas divorcita kaj havas du infanojn.