Gregory Scott Aldering

usona astronomo

Gregory Scott ALDERING (naskiĝis 16-a de decembro 1960), ankaŭ nomita Greg Aldering estas usona astronomo. Li laboras en la Lawrence Berkeley National Laboratory de la Universitato de Kalifornio.

Gregory Scott Aldering
Persona informo
Naskiĝo 11-an de decembro 1960 (1960-12-11) (63-jaraĝa)
Loĝloko Berkeley
Ŝtataneco Usono
Alma mater Masaĉuseca Instituto de Teknologio
Okupo
Okupo astronomo
Verkoj malkovrinto de asteroidoj
vdr
Asteroidoj malkovritaj : 4
(9004) 1982 UZ2 22-a de oktobro 1982
(17398) 1982 UR2 20-a de oktobro 1982
(19951) 1982 UW2 20-a de oktobro 1982
(100001) 1982 UC3 20-a de oktobro 1982

Dum sia studado en Midland (Miĉigano), li estis fervora amatora astronomo kaj montris apartan kapablon por sciencaj esploroj en siaj studoj pri variantaj steloj. Poste li interesiĝis pri kosmologio, inkludante la mezuron de la kosmologiaj parametroj kaj esplorojn pri la eco de la malluma energio kaj la grandskala disdono de la materio en la universo.

Liaj esploroj pri kosmologio koncentriĝas pri la la uzo de supernovaoj de tipo Ia kiel iloj por determini la kosmologiajn parametrojn, per sia partopreno en la Supernova Cosmology Project. Li estas en la 2010-aj jaroj la ĉefa enketisto de la eksperimento Nearby Supernova Factory,[1] kaj estas ankaŭ kun-enketisto en la Supernova/Acceleration Probe aŭ SNAP,[2] esploro, kiu celas determini la akcelon de la universa ekspansio.

Dum lia lernado ĉe la Masaĉuseca Instituto de Teknologio (1979-1983), li malkovris kelkajn asteroidojn. Li ĝis nun klasifikis ĉirkaŭ 266 supernovaojn kaj estas unu el la kun-malkovrintoj de la SN 2002bk[3]

La asteroido 26533 Aldering[4] estis nomita en lia honoro.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti