Greka nacia teamo de futbalo

vira nacia teamo de futbalo

La greka nacia teamo de futbalo ludis sian unuan formalan ludon en 1929, kvankam la apuda bildo montras ke jam antaŭ starigo de formala nacia teamo estis praaj elektoj de grekaj futbalistoj, ekzemple en 1919. La nacia teamo agadas kadre de la Grekia Futbala Federacio. Tamen la teamo restis tute nesukcesa ĝis 2004, kiam Grekio tute neatendite gajnis la Eŭropan Ĉampionadon gajnante 2-1 kontraŭ la gastiganta teamo Portugalio en la finalo. Temis pri unu el la plej grandaj surprizoj en la futbala historio.

Grekio
Grekio
asocio Ελληνική Ποδοσφαιρική Ομοσπονδία
Grekia Futbala Federacio
konfederacio UEFA
manaĝero Gustavo Poyet
golreĝo Nikos Anastopulos (29)
stadiono Γήπεδο Γεώργιος Καραϊσκάκης
Karaiskakis Stadiono
FIFA kodo GRE
unua matĉo Flago de Grekio Grekio 1-4
Flago de Itala Regno Italio
1929
plej granda gajno Flago de Grekio Grekio 8-0
 Sirio
1949
plej granda perdo Hungario Hungario 11-1
Flago de Grekio Grekio
1938
Futbala Mondpokalo
aperoj 1 (unua en 1994)
plej bona rezulto Grupo D
1994
Eŭropa Futbal-Ĉampionado
aperoj 4 (unua en 1980)
plej bona rezulto Ĉampiono
2004
vdr
praa nacia elekto en 1919

Krom tio, Grekio nur partoprenis en unu alia Eŭropa Futbal-Ĉampionado (1980) kaj unu mondpokalo en 1994, sen iu ajn sukceso.

Inter 2001 kaj 2010, la germano Otto Rehagel estis la trejnisto de la vira nacia teamo, kaj parte pro li la jardeko estis escepte sukcesa por la grekaj futbalistoj: Kiel gajninto de la eŭropa ĉampionado de 2004, la teamo kompreneble ankaŭ plu konkursis en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008 kaj en la 2012, ankaŭ partoprenis la matĉojn de la Futbala Mondpokalo 2010 kaj de 2014, sed en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016 kaj 2021 denove ne sukcesis kvalifikiĝi.

Aktuale, la trejnisto de la nacia teamo estas Gustavo Poyet, kaj la teamestro estas Vasilis Torosidis.

la vira nacia teamo en 2010
kaj en somero 2013