Grekaj eŭro-moneroj

La eŭro (EUR aŭ €) estas la komuna monunuo por 20 el la 27 landoj de la Eŭropa Unio, inkluzive de Grekio, kaj de 4 nemembraj ŝtatetoj ene de la Eŭropa Unio. La moneroj kaj monbiletoj ekuziĝis je la 1-a de januaro 2002, sed la presa (stampa) jaro foje montras sin tiel frue kiel 1999, kiam la monunuo oficiale ekestis kaj oni ekproduktis la monerojn. La grekajn eŭro-monerojn produktigas la centra Banko de Grekio.

Ĉiuj moneroj havas flankon komunan, kiu montras la valuton de la monero, kaj ĉiu lando, kiu partoprenas la eŭron, havas proprajn desegnaĵojn sur la alia flanko de la moneroj. Ĉi tiuj varias, ekde ĉiam sama desegnaĵo (ekzemple Estonio kaj Irlando) aŭ simpla montro de la monarĥo (ekzemple Belgio kaj Nederlando) ĝis tute malsama desegnaĵo ĉe ĉiu monero (ekzemple Grekio kaj Italio). Tamen, ĉiuj moneroj iel montras 12 stelojn ankaŭ sur tiu flanko.

Bildoj de la naciaj flankoj de la grekaj eŭro-moneroj

Eŭro-moneroj
Eŭrozono
  Aŭstrio
  Belgio
  Estonio
  Finnlando
  Francio
  Germanio
  Grekio
  Hispanio
  Irlando
  Italio
  Kipro
  Kroatio
  Latvio (ekde januaro 2014)
  Litovio (ekde januaro 2015)
  Luksemburgo
  Malto
  Nederlando
  Portugalio
  Slovakio
  Slovenio
Landoj ekster EU kun propraj eŭro-moneroj
  Andoro (moneroj ekde 2014)
  Monako
  San-Marino
  Vatikanurbo
Ontaj membroj de la Eŭrozono
  Bulgario
  Ĉeĥio
  Hungario
  Pollando
  Rumanio

Ĉiu greka eŭro-monero havas sian propran desegnaĵon, kiun desegnis Georgios Stamatopulos. La nacia flanko de la grekaj moneroj, nature, sed unike inter la aliaj naciaj moneroj, montras la valoron de la monero per grekaj literoj. La eŭro-cendo nomiĝas lepto (greke λεπτό [lepto], plurale λεπτά [lepta]).

Naciaj flankoj
0,01 € 0,02 € 0,05 €
 
 
 
Atena triremilaro
de la 5-a jarcento a.K.
Korveto (aŭ dromon)
de la frua 19-a jarcento.
Nuntempa naftoŝipo.
0,10 € 0,20 € 0,50 €
 
 
 
Rigas Velestinlis-Fereos
greka poeto
17571798
Joanis Kapodistrias
greka ŝtatisto
17761831
Eleftherios Venizelos
greka politikisto
18641936
1,00 € 2,00 € 2,00 € memorigaĵo
 
 
 
4-draĥma monero
de Ateno el la 5-a jarcento a.K.
bildigante strigon
Forrabo de Eŭropa
fare de Zeŭso
en formo de taŭro
Memorigaĵo pro la
28-aj Olimpiaj ludoj
en Ateno, 2004

La ĉirkaŭo de la 2 € monero surhavas la vortojn Greka Respubliko, greklingve kaj greklitere ΕΛΛΗΝΙΚΗ ΔΗΜΟΚΡΑΤΙΑ [Elliniki Dimukratia].

Vidu ankaŭ la paĝoj pri

Eksteraj ligiloj