Grenata koloro

koloro
(Alidirektita el Grenat-kolora)

Grenata koloro estas ofta nomigo de koloroj kiuj estas similaj al tiuj de malhelruĝaj variaĵoj iom purpuraj bazataj sur la koloraro de gemoj samnomaj, kiel la komuna grenato, la almanda grenato, la grenato el Bohemio aŭ la piropo. Tiu nomigo ne korespondas al preciza specifa koloro.

Ŝlifita grenato.

Etimologio redakti

La nomo "grenato" devenas de la latina vorto granatus = grajnohava. Eble la grenato ricevis tiun ĉi nomon el la granato, kies semoj estas laŭ formo, grando kaj koloro similaj al kelkaj ruĝaj grenatoj nature troveblaj aŭ mineblaj.[1] Sed ankaŭ povas esti etimologio el la mezepoka latina "granum", ‘skarlata’, reference al la ruĝa tinkturo ellaborita el kirmes-koĉo Kermes vermilio.[2]

Datumoj redakti

Jene estas montro de la specifa grenata koloro:

Grenata koloro
(Maroon HTML)
HTML #800000
RGB (128, 0, 0)
Modelo HSV (0°, 100 %, 50 %)
Protokolo W3C / CSS /
HTML / VGA

Uzado redakti

 
La historia Grande Torino en 1948-49, kiu malaperis tragedie dum aviadila akcidento 4-an de majo 1949.

Bildaro redakti

Notoj redakti

  1. Gallego, Rosa; Sanz, Juan Carlos (2001). Diccionario Akal del color. Akal. ISBN 978-84-460-1083-8.
  2. «garnet», Online Etymology Dictionary, Douglas Harper, 2001–2012, Konsultita la 2an de Februaro 2021.