Grenchen

komunumo de Svislando

Grenchen (en la franca lingvo Granges) estas la ĉefurbo de la distrikto Lebern en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 15 751 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007, kiu nombro kreskis al 16058 ĝis la 31-a de decembro 2011, kaj atingis 16 480 je la 31-a de decembro 2014.

Grenchen
Blazono de Grenchen
Blazono de Grenchen
Blazono de Grenchen
Urbocentro de Grenchen
Urbocentro de Grenchen
Urbocentro de Grenchen
komunumo en Svislando • urbo en Svislando
Kantono Soloturno
Distrikto Lebern
Geografia situo CH1903: 570479 / 212923 (mapo)47.0666666666677.05Koordinatoj: 47° 4′ N, 7° 3′ O; CH1903: 570479 / 212923 (mapo)
Nombro de loĝantoj 16058
Areo 26,08 km²
Alteco 451 m super marnivelo
Poŝtkodo 2540
Komunumkodo 2546
Mapo de Grenchen
Mapo de Grenchen
Mapo de Grenchen
vdr

Geografio redakti

La urbo Grenchen situas norde de la river Aro kaj sude de la Ĵurasa montaro meze inter la urboj Soloturno kaj Bielo.

Najbaraj komunumoj redakti

La urbo limas en nordo al Court (en Kantono Berno), en oriento al Selzach kaj Bettlach, en sudo al Arch , Rüti ĉe Büren kaj Büren ĉe Aro (ĉiuj tri en Kantono Berno), kaj en okcidento al Lengnau kaj Romont (ambaŭ en Kantono Berno).

Loĝantaro redakti

La loĝantaro de Grenchen de 1850 ĝis 1970 konstante kreskis de 1581 personoj en 1870 ĝis 20051 en la jaro 1970. Poste pro la krizo en horloĝa industrio, de kiu ĉefe vivis la regiono ĝis la jaro 2001 la nombro de loĝantoj denove falis ĝis al 15751 en la jaro 2007. Ek de tiam la loĝantaro denove kreskis kaj atingis je la 31-a de decembro denove la nombron de 16480 personoj.

Jen grafikaĵo pri la historia evoluo de la loĝantaro:[1]

Trafiko redakti

 
Flughaveno Grenchen
 
Aŭstovojponto de A5

Kvankam Grenchen estas nur malgranda urbo, ĝi disponas pri propra flughaveno (ICAO-Kodo LSZG) kun vardoganoficejo. Ĝi ĉefe servas al privatuloj, komercistoj kaj paraŝutistoj. Krome ĝi estas grava svisa edukcentro por pilotoj.

La stacidomo Grenchen Nord situas ĉe la fervojlinio de Bazelo al Bielo kaj Ĝenevo kaj la stacidomo de Grenchen Süd ĉe la fervojlinio de Romanshorn tra Zuriko kaj Soloturno al Bielo, Neŭŝatelo, Yverdon kaj Ĝenevo. Ambaŭ estas servataj pere de interurbaj rapidtrajnoj de la Svisaj Federaciaj Fervojoj.

Tra la urbo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 5 de Bielo al Soloturno kaj la urbo disponas pri propra alveturejo al la nacia aŭtovojo A5 de Soloturno tra Bielo al Neŭŝatelo.

Industrio redakti

Grenchen estas grava horloĝindustria centro. Ĝi estas la sidejo de la horloĝo-entreprenoj Atlantic Watches, Breitling SA, ETA SA Manufacture Horlogère Suisse, Eterna SA, Titoni AG kaj Fortis Uhren AG.

Personecoj redakti

La fama muzikisto Yehudi Menuhin estas honora civitano de Grenchen.

Historio[2] redakti

La unua dokumenta mencio de Grenchen datiĝas el la jaro 1131 kiel Granechun.

En Grenchen estis trovita granda ujŝtono el la neolitiko, laboriloj el la bronzepoko kaj restaĵoj de romia vilao.

En mezepoko Grenchen apartenis al la Grafoj de Fenis, kiuj pandigis siajn rajtojn en la jaro 1345 al Soloturno. En la jaro 1379 la Habsburgoj akiris la urbon. Post kiam la urboj Soloturno kaj Berno supervenkis la lokan kamparnobelaron, la urbo en la jaro 1388 venis sub la komuna regado de la du urboj kaj en la jaro 1393 Soloturno akiris la solan suverencecon kaj jurisdikcion pri Grenchen. Ĝi fariĝis nun tribunalejo de la soloturna voktejo Lebern.

Ĝis la mezo de la 19-a jarcento Grenchen estis kampara vilaĝo. En 1851 en Grenchen aperis el Romandio la unuaj horloĝfarejoj kaj kun la apero de ĉiam novaj horloĝentreprenoj la vilaĝo pli kaj pli kreskis kaj akiris urban aspekton. En 1878 okazis la unua marĉsekigo kaj sekvis riverkorektoj en la jaroj 1920 ĝis 1926, per kiuj estis gajnita novaj kultur- kaj konstruterenoj, sed samtempe malaperis naturprotektaj areoj. En la jaro 1857 komenciĝis la konstruo de la fervojlinioj kaj en 1915 per la malfermo de la tunelo tra la Monto de Grenchen la komunumo estis konektita al la grava internacia trajnlinio de Bazelo tra Sempiono al Milano. La fervojlinioj kaj la impona distranĉis la komunumon en kvar partoj kaj komplete transformis la aspekton de Grenchen. El la iama kamparvilaĝo fariĝis industria urbo kaj trafiknodo.

Komunuma partnereco redakti

La urbo Grenchen havas komunuman partnerecon kun la komunumo Unterschächen en Kantono Urio.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti