Grewia asiatica

(Alidirektita el Grevio)

Grewia asiatica (grevio) (urdua: فالسہ , hindia: फ़ालसा', guĝarata: ફાલસા') estas plantospecio de la genro Grewia, kiu hejmiĝas en suda Azio, de Pakistano ĝis Kamboĝo; kaj en aliaj tropikaj landoj vaste troviĝas.[1][2] Grewia asiatica nur estis unue konsiderita kiel vario de Phalsa. Sed hodiaŭ estas rigardata kiel propra specio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Grewia asiatica
Floroj kaj folioj
Floroj kaj folioj
Biologia klasado
Regno: Plantoj, Plantae
Divizio: Angiospermoj, Magnoliophyta
Klaso: Spermatofitoj
Familio: Malvacoj, Malvaceae
Subfamilio: Grewioideae
Genro: Grewia
Specio: G. asiatica
Grewia asiatica
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

Grewia asiatica estas arbusto aŭ malgranda arbo, kiu kreskas ĝis 8 m. La folioj estas larĝe rondaj, 5-18 cm longaj kaj kun folitigo de longeco de 1-1,5 cm. La floroj staras en zimoj kunigitaj je pluraj; la unuopaj floroj havas diametron de ĉ. 2 cm, estas flavaj kun kvin grandaj (12 mm) sepaloj kaj kvin pli malgrandaj (4-5 mm) petaloj. La frukto estas manĝebla drupo. Ĝia diametro 5-12 mm kaj ĝi estas lila ĝis nigra dum matureco.

Kultivado kaj uzado redakti

Grewia estas kultivata pro sia dolĉ-acida frukto, kiu dum la someraj monatoj estas proponita. La ŝerbeto estas farata el la fruktkarno per miksado kun sukero.

Referencoj redakti

  1. Flora of IndiaGrewia asiatica
  2. Pazifikinsel Ökosysteme in Gefahr: 'Grewia asiatica Arkivigite je 2014-10-06 per la retarkivo Wayback Machine