Greymouth prononce en angla [ˈɡreɪmaʊθ] estas la plej granda urbo de la Okcidenta Marbordo de la Suda Insulo de Novzelando, kaj sidejo de la Konsilantaro de la Distrikto Grey. La populacio de la tuta Distrikto Grey estas 13,850 kiu formas la 42 % de la populacio de la Distrikto Grey. La urba areo de Greymouth havas ĉirkaŭkalkulatan populacion de 10,000 (junio de 2010). La Distrikta Konsilantaro esperas kreskon de 1.5 % jare inter 2006 kaj 2016.[1]

Greymouth
urbeto
Administrado
Poŝtkodo 7805
Demografio
Loĝantaro 8 160  (2018) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 27′ S, 171° 12′ O (mapo)-42.45171.2075Koordinatoj: 42° 27′ S, 171° 12′ O (mapo) [+]
Alto 53 m [+]
Areo 1848 km² ( 184 800 ha) [+]
Horzono UTC+12:00 [+]
Greymouth (Nov-Zelando)
Greymouth (Nov-Zelando)
DEC
Greymouth
Greymouth
Situo de Greymouth

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Greymouth [+]
vdr
Vidaĵo de Greymouth

La urbo situas je la enfluo de la Rivero Grey, en mallarĝa marborda ebenaĵo ĉe la deklivaro de la Sudaj Alpoj. Dum klara vetero videblas la monto Aoraki sude el proksimaĵoj de la urbo. La enfluo de la rivero dividas la urbon en tri areojn: Blaketown, ĉe la riverenfluo en la suda bordo; Karoro sudoriente, separata el Blaketown per serio de malgrandaj estuaraj lagoj; kaj Cobden, iam separata urbo, en la rivera norda bordo.

Notoj redakti

  1. Key assumptions... Arkivigite je 2009-03-04 per la retarkivo Wayback Machine (el 'Long Term Community Outcomes Plan: 2006-2016', korektita Junio de 2007)