Grietje Harmina Benink
nederlanda instruisto kaj esperantisto
Grietje Harmina BENINK (naskiĝis la 20-an de novembro 1892 en Wedde - mortis la 20-an de februaro 1982) estis esperantistino, nederlandanino, instruistino.
Grietje Harmina Benink | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de novembro 1892 |
Morto | 20-an de februaro 1982 (89-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • edukisto |
Ŝi fondis kaj prezidis Esperanto-Grupon en Almelo (Nederlando) de 1925, estrarano de LEEN de oktobro 1932. Kursgvida kaj propaganda laboro. Verkis lernolibrojn por nederlingvanoj. Ŝi estis delegito kaj fakdelegito de UEA en Almelo.
Verkoj redakti
- Esperanto (1966)
- Esperanto Leerboek (1928)
- Vertaalde Oefeningen van het Esperanto Leerboek (1931)
Eksteraj ligiloj redakti
- Enciklopedio de Esperanto/B en sia originala formo en la Interreto
- Enciklopedio de Esperanto en elŝutebla versio (PDF).