Griza ardeo

La Griza ardeo (Ardea cinerea) estas vadbirdo de la ardea familio Ardeedoj. Ĝi estas indiĝena tra moderklimataj Eŭropo kaj Azio kaj ankaŭ de partoj de Afriko, nome en la tuta Malnova Mondo, escepte en arktaj areoj kaj dezertoj. Ĝi estas specio de loĝantaj birdoj en pli mildaj sudo kaj okcidento, sed multaj birdoj retiriĝas vintre el frostaj areoj en pli malvarmaj regionoj (Rusio al suda Germanio kaj Skandinavio). Ĝi iĝis komuna en somero eĉ ene de la Arkta cirklo laŭlonge de la norvega marbordo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Griza ardeo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Cikonioformaj Ciconiiformes
Familio: Ardeedoj Ardeidae
Genro: Ardeoj Ardea
Specio: A. cinerea
Ardea cinerea
Linnaeus, 1758
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo  Reproduktaj teritorioj  Ĉiujare prezencoj  Vintrejoj  Forvagi  Enkondukis
Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Vintrejoj
  •  Forvagi
  •  Enkondukis
  • Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Vintrejoj
  •  Forvagi
  •  Enkondukis
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    Disvastiĝo kaj vivejo redakti

     
    Griza ardeo

    La Griza ardeo kutime vivas en mezvarmaj regionoj de Eŭropo kaj Azio, t.e., en preskaŭ ĉiu lando ekskluzive de nordaj Skandinavio, Rusio kaj Siberio, suda Italio kaj mediteraneaj insuloj. Foje oni vidis ilin en amerikaj insuloj, sed malmulte kaj temas pri perditaj ekzempleroj, ĉar temas pri birdo kiu povece povas flugi sole malproksimen. Ĉeestas aziajn insulojn, sed ne ĝis Aŭstralio.

    Tamen oni povus diri, ke spite la malpliigo de vivmediaj zonoj ĝi estas koloniiga birdo, kiu ekĉeestas areojn ne antaŭe loĝataj. Ekzemple en Hispanio antaŭe ili vivis nur en okcidentaj kaj sudaj regionoj, sed lastatempe jam ĉeestas ankaŭ centrajn riverojn kaj akvorezervejojn. La idoj, post reproduktado, disiĝas en ĉiuj direktoj, foje eĉ je centoj da kilometroj. Estas nemigrantaj birdoj (loĝantaj birdoj), sed multaj malsupreniras el neĝaj regionoj vintre. Ili ĉeestas ankaŭ marbordajn afrikajn regionojn kaj kelkajn riverajn interne. Ili povas vivi el la marbordo ĝis 900 m alteco ĝenerale. En Svisio ili troviĝas el 900 ĝis 1.230 m super marnivelo, en Germanio el 800 ĝis 1060 m.[1] Oni registris migradon el svedaj reproduktejoj al Sieraleono, kio estas migroveturo de 5.865 km.[1] Tiu migrado ekas septembre kaj reveno okazas fine de februaro ĝis komenco de marto.

    La specio reproduktiĝas en arbaj kolonioj nome ardearejoj — foje kune kun aliaj birdoj de la sama familio de pelikanoformaj, ekzemple kun BovardeoBlanka cikonio, kun kiuj ili brue kaj bunte montras viglan spektaklon — proksimaj al lagoj, riveroj, marĉoj, rezervejoj aŭ aliaj akvaj areoj, ĉu salakvaj ĉu nesalakvaj, kvankam ĝi povas nesti ankaŭ ĉe kareksaro. Ĉemare ili estas videblaj en kotaj areoj kiam la tajdo malsupreniras. Ili konstruas pezan neston el stangetoj.

    Aspekto redakti

     
    Griza ardeo kun oranĝeca beko de reprodukta sezono.

    La griza ardeo estas granda birdo kiu karakteras pro granda kolo: 90 ĝis 100 cm alta kaj 84–102 cm longa kun envergurgo de 155–195 cm.[2]. La pezo povas gami el 1.02–2.08 kg.[3] Ĝi havas elstaran flankan kaj tre bonan frontan duokulan vidkapablojn. Ankaŭ la aŭdkapablo, simile tre disvolvigita, permesas ĝin reagi al la minimumaj suspektindajn bruojn.

    La plumaro estas grizega en supraj partoj kaj blankeca en subaj. La kapo kaj vizaĝo estas blankecaj; tie elstaras malhelblua kaj preskaŭ nigra tufo super la okuloj kaj ĝis la nuko kiel pendanta kresto. La kolo estas longa kaj griza sed kun brunaj nuancoj varieblaj dum parigado kaj reproduktado. Estas longa vertikala malhelblua preskaŭ nigra strio en brusto kaj proksime blankaj tufecaj plumoj. La flugiloj klare videble dumfluge estas rondecaj kaj duone helgrizaj en antaŭa parto kaj malhelgrizaj en malantaŭa. La povega beko (11 cm) estas rozflava, pli brila kaj oranĝeca en plenkreskuloj kaj pli flava la suba makzelo (supra iom bruneca). La okulirisoj estas flavaj, sed estas verdecaj partoj ĉirkaŭe. La kruroj estas brunverdaj, pli brilaj kaj ruĝecaj dum reproduktado.

    Kiam la birdo staras diferenciĝas de aliaj specioj pro blanka kapo kun nigra tufo, longa kolo kun nigra strio kaj grizega korpo kun nigra rando kun pli malgranda blanka makuleto supre, videblaj en ŝultro kaj flugilpinto.

    Ambaŭ seksoj estas similaj. Malfacilas distingi la seksojn ĉar apenaŭ estas seksa duformismo: la ino diferenciĝas simple pro pli mallonga plumartufo vizaĝa. La junuloj estas pli brunaj, havas preskaŭ nigran (grizecan) kapon kaj ne havas tufon. La duan jaron jam estos plenkreskuloj.

    La Griza ardeo povas vivi 25 jarojn sed kelkaj individuoj ne atingas eĉ unu jaron (70 %).

    Kutimoj redakti

    Manĝo redakti

     
    Griza ardeo englutante angilon.

    Tiu ardeo manĝas en ombraj akvoj, kaptinte ĉefe fiŝojn, kaj ankaŭ ranojn kaj aliajn akvajn bestetojn -kiel krustuloj, vermoj, skaraboj aŭ aliaj insektoj- per sia longa, pinteca kaj fortika beko. Ardeoj povas kapti eĉ etajn mamulojn kaj birdojn (ĉefe idojn) ĝis la grando de Akvoralo.[4] Krome ili englutas ankaŭ herbaĵojn (burĝonoj). La hararo de la mamuloj ne estas digestebaj kaj la ardeoj regurgitas tion kiel vomaĵoj.

    Ofte ili atendas kviete longatempe predojn aŭ malrapide gvatas sian viktimon; ĝi atendas kun kolo etendita aŭ faldita inter ŝultroj; kiam predo estas atingebla, ĝi lanĉas sian harpunecan bekon per subita kaj forto elano de la supra parto de la kolo. Same ĝi povas ripozi surarbe.

    Kiam ili kaptas fiŝojn, unue frapas ilin antaŭ engluti unue la kapon. Se temas pri angilo aŭ simila longa fiŝo ili longe frapas ĝin ĝis kiam tiu preskaŭ detruiĝas. Post la englutado kapo kaj kolo estas malseka je bavo kaj koto; do, la birdo enmetas ilin inter la ŝultroj kaj frotas ilin, poste ĉio estas en ordo kaj purigita per blueca polveto.

    Kutimaro redakti

     
    Ardea cinerea cinerea kun faldita kolo.

    Ĝi flugas malrapide, sed per forta flugilfrapo, havante la kolon faldita (S-forme) kaj la kruroj tre etenditaj. Tio diferencigas ardeojn kaj botaŭrojn disde cikonioj, gruoj kaj kulerbekuloj kiuj malstreĉigas siajn kolojn. Ili ekflugas povece kaj surterigas post ĉirkaŭflugado. Kvankam ŝajne malrapida, ĝi flugas je 45 km por horo. Estas parta migranto kiu ne veturas ĝenerale pli ol 500 km; la ardeo havas malgrandan teritorion. Kelkaj individuoj iĝas sedentaj.

    Voĉo estas laŭta grakado “kraaaak” kiu sonas iome malagrable. Tion laŭtas la ardeo dumfluge kaj surneste ĉu tage ĉu nokte, ĉar la ardeo vivas diurne. Surneste krom la grakado “kraaaak” aŭdeblas aliaj krioj ne tiom facile priskribeblaj.

    Ĝi ĉasas soleca (for de la reprodukta sezono), sed ripozas komunume en grandaj arboj ĉe akvejoj (ardearejoj). Ili ĉeestas ĉe ĉiuj humidaj kaj malmulte profundaj medioj.

     
    Ĉiutaga rutino de Grizaj ardeoj atendante ĉe la fiŝmerkato en Amsterdamo.

    En Nederlando, la Griza ardeo setlis dum la pasintaj jardekoj en grandaj nombroj en urbaj medioj. En urboj kiaj Amsterdamo, ili estas tre videblaj kaj aspektas bone adaptitaj al la moderna urbovivo. Ili ĉasas kiel kutime sed ankaŭ vizitas stratajn merkatojn kaj eĉ trinkejojn. Ili ĉeestas ankaŭ ĉe la bestoĝardeno dum manĝohoroj por pingvenoj, pelikanoj kaj fokoj. Kelkaj individuoj profitas ke homoj nutras ilin hejme aŭ ke distraj fiŝkaptistoj kunhavas siajn predojn. Similaj kutimoj je pli malgranda skalo estis registrita en Irlando.[5]

    Reproduktado redakti

    La reprodukta sezono iras de februaro al julio. Ili reproduktiĝas kolonie (ardearejoj) en arboj ĉe lagoj aŭ riveroj. Parigado komencas per elektadaj ceremonioj. Maskloj alvokas inojn ekde malnova nesto aŭ nestinda loko; samtempe etendas kolon ĉielen kaj poste antaŭen kaj malantaŭen kaj poste malsupren. Foje li prenas stangeton perbeke kiel simbolo de nestado. Se ino venas fidema, ofte ŝi estas forigata perforte de la masklo; se ino venas pli malfidema, tiam la masklo elektas ŝin. Tiu ceremonioj je alveno nesten daŭras la tutan reproduktadon.

     
    Ĉeneste.

    Kvankam tiuj birdoj preferas arbojn por nestado, ili povas ankaŭ nesti surroke -ekzemple ĉemare- aŭ inter kareksaro. La unuan fojon la nesto ne estas ankoraŭ peza, sed ĉiujare ili aldonas pli kaj pli da stangetoj kaj fine la nesto grandiĝas. La ino konstruas la neston per la materialo alportita de la masklo. Temas pri ebena platformo.

    La ino demetas printempe 3 aŭ 4 helajn bluverdajn ovojn (ĝis 6). Se tiu unua ovaro perdiĝas ili ree komencas reproduktiĝi. Ambaŭ gepatroj kovas ĉirkaŭ 25 ĝis 28 tagojn kaj poste regulege protektas laŭvice kaj manĝigas per regurgitado la idaron, kiu postulegas grandan kvanton da manĝo, ekflugas post 50 tagoj kaj forlasas la nestan teritorion antaŭ du monatoj. Kaj idaroj kaj plenkreskuloj disigas aŭtune, multaj el norda Eŭropo en direkto sudokcidenta, foje por resti en Hispanio, sed foje por trapasi la saharan dezerton senhalte kaj atingi centrafrikajn landojn.

    Specioj kaj subspecioj redakti

     
    Maltimida junulo en parko de Roterdamo somere.

    La specio estas tre simila al la amerika Blucindra ardeo, kiu diferencas iome en grando, kaj brunecaj flankoj kaj femuroj. La aŭstralia Blankavizaĝa egreto estas ofte erare nomata griza ardeo. En Irlando la Griza ardeo estas ofte populare aludita kiel "gruo".

    Ĉar temas pri specio tre disvastigita tutmonde estas kelkaj subspecioj kiu montras etajn diferencojn:

    • Ardea cinerea cinerea Linnaeus, 1758. En Eŭropo, Afriko kaj okcidenta Azio.
    • Ardea cinerea rectirostris en Barato.
    • Ardea cinerea jouyi Clark, 1907. en Ĉinio kaj Japanio (Orienta Azio).
    • Ardea cinerea monicae Jouanin & Roŭ, 1963. Insuloj ĉe Banc d'Arguin, Maŭritanio.
    • Ardea cinerea firasa Hartert, 1917. En Madagaskaro.

    Populacioj kaj tendenco redakti

     
    Kaptinte fiŝon.

    En Eŭropo la populacio estas ĉirkaŭkalkulata je 210.000 al 290.000 reproduktaj paroj.[1] Ĉar temas pri disvastiĝanta specio, ties nombroj en multaj eŭropaj landoj kreskas, ekzemple en Francio el 1974 al 1994 kreskis el 4.500 al 27.000,[6] dum en Germanio fine de la 20a jarcento estis 24.000 ĝis 27.500 reproduktaj paroj,[7] kaj la plej granda eŭropa kolonio kun 1.000 ĝis 1.900 reproduktaj paroj troviĝas en Bretonio.[8]

    La Griza ardeo apenaŭ havas predantoj pro sia grando, kaj krome ĝi estas protektata en Eŭropo ekde 1974. Ĝi kapablas vivi eĉ ĉe la grandaj akvejoj urbaj kaj povas esti vidata ekzemple en Parizo aŭ en Nantes ĉe la bordoj de la rivero Erdre. Ne raras vidi ĝin vagadi eĉ inter veturiloj. En Italio ĝi troviĝas en la Pada Ebenaĵo, ĉefe laŭlonge de riveroj kaj en Lombardio kaj Piemonto kie hegemonias la rizkampoj. Loĝas ankaŭ en Veneto, ĉe kelkaj humidejoj dum printempo - somero (ekz. Lago Korlo) kaj en la zono de la Delto de la Pado, kaj en Toskanio, ĉe la Arno, la Serchio, kaj en supra valo de la rivero Velino; kaj abundas ankaŭ laŭlonge de la Tibero kaj ties alfluantoj.

    En Okcidenta Afriko estas populacio de 500 paroj en Maŭritanio, dum en Orienta Afriko, nome en Tanzanio estas ĉirkaŭ 15.000 ekzempleroj.

    Griza ardeo kaj homoj redakti

    Pro granda kaj disvastigata, temas pri tre konata specio ofte menciata en literaturo, ekzemple en klasika hispana literaturo rilate al falkado kiel viktimo de rabobirdoj: sed tio povus esti metaforo de amo. En La Celestina aperas dufoje menciata kiel fonto por produkti grason uzata en populara medicino.[9]

    Pli da 50 landoj eldonis poŝtmarkojn kun la bildo de la Griza ardeo.[10]

    Pro ties grando, alproksimeblo en urbaj areoj kaj alloga aspekto, ĝi estas ofte fotata de naturartistoj.

    Bildaro redakti


    Notoj redakti

    1. 1,0 1,1 1,2 Bauer et al., S. 263
    2. Grey heron (Ardea cinerea). ARKive. Arkivita el la originalo je 2012-01-27. Alirita 27a Januaro 2012. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-01-27. Alirita 2012-10-03.
    3. CRC Handbook of Avian Body Masses de John B. Dunning Jr. (Eldonisto). CRC Press (1992), ISBN 978-0-8493-4258-5.
    4. Pistorius, P.A. (2008) "Grey Heron (Ardea cinerea) predation on the Aldabra White-throated Rail (Dryolimnas cuvieri aldabranus)" Wilson Journal of Ornithology 120 (3):631-632
    5. La ardeo urbovivo estas dokumentata en la nederlanda dokumenta filmo Schoffies (Hoodlums), filmita en Amsterdamo.
    6. Kushlan et al., p. 73
    7. Bauer et al., S. 264
    8. Bauer et al., S: 265
    9. asclepio.revistas.csic.es/index.php/asclepio/article/download/.../495
    10. retejo pri birdaj poŝtmarkoj kun mapo (angle)

    Bibliografio redakti

    • Hans-Günther Bauer, Einhard Bezzel kaj Wolfgang Fiedler (Hrsg): Das Kompendium der Vögel Mitteleuropas: Alles über Biologie, Gefährdung und Schutz. Band 1: Nonpasseriformes – Nichtsperlingsvögel, Aula-Verlag Wiebelsheim, Wiesbaden 2005, ISBN 3-89104-647-2
    • James A. Kushlan & James A. Hancock: Herons. Oxford University Press, 2005, ISBN 0-19-854981-4
    • del Hoyo J., Elliott A. & Sargatal J. (1992) Handbook of the Birds of the World, Volume 1, Ostrich to Ducks. ICBP, Lynx Edicions, Barcelono, 696 p.
    • Sériot J. & Marion L. (2004) Le Héron cendré. Belin, Eveil Nature, Paris, 72 p.
    • Karel Šťastný (trad. Dagmar Doppia), La grande encyclopédie des oiseaux, Parizo, Gründ, oktobro 1989, 494 p. (ISBN 2-7000-2504-0), «Héron cendré», p. 60
    • Jan P. Strijbos - De blauwe reiger, gezien uit de schuilhut (Amsterdam 1935)
    • Karel Voous - Moerasvogels van Europa (Baarn 1992); kun ilustracioj de Henk J. Slijper e.a.

    Eksteraj ligiloj redakti