La Griza buteoGrizstria buteo (Buteo nitidus) estas malgranda amerika rabobirdo de la familio de Akcipitredoj, kiu inkludas ankaŭ aglojn kaj vulturojn. Kiel membro de la genro Buteo, ĝi ne estas akcipitro spite komunaj nomoj en kelkaj lingvoj. Ĝi troviĝas en malferma kamparo kaj arbarbordoj. Ĝi estis foje lokigita en la genro Asturina kiel Asturina nitida.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Griza buteo
Griza buteo
Griza buteo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Buteo
Specio: B. nitidus
Buteo nitidus
(, )
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ili reproduktiĝas el sudokcidenta Usono kaj Meksiko suden al Bolivio, Brazilo kaj centra Argentino. Ĝi estas sufiĉe komuna en Trinidado, kaj estis ĵusaj vidaĵoj en Tobago.

Aspekto redakti

La Griza buteo estas malgranda rabobirdo 46 – 61 cm longa kaj peza 475 g averaĝe. Plenkreskulo havas palgrizan korpon kun tre fajna blankagriza strieco en subaj partoj, la vosto estas nigra kun tri blankaj bendoj kaj la kruroj estas oranĝaj al flavaj; la pugo estas blanka, la beko estas griza kaj la vaksaĵoj flavaj. La okuloj estas malhelbrunaj. La populacio de sudorienta marbordo de Pacifiko en Kostariko al Brazilo kaj Argentino havas tre fajnan blankan striecon en supraj partoj; la norda populacio estas pli malhela ĝenerale kaj uniforme griza supre. Tiu estas foje disigata kiel separata specio Buteo plagiatus (aŭ Asturina plagiata; nome propra Griza buteo), sed la voĉoj de la populacioj kaj "griza" kaj "grizstria" estas identaj.

Nematuruloj havas malhelbrunajn suprajn partojn, helbendan brunan voston, brunpunktecajn blankajn subajn partojn kaj brunstriecajn sablokolorajn kapon kaj kolon. Tiu specio havas tre mallongajn flugilojn kaj havas rapidan lertan flugmanieron malkutime inter la genro Buteo. La alvoko estas akra fajfa klii-ooo.

Kutimaro redakti

Buteo nitidus manĝas ĉefe lacertojn kaj serpentojn, sed ankaŭ malgrandajn mamulojn (roduloj), birdojn (malgrandaj psitakoj), akridojn, skarabojn kaj ranojn. Ili kutime sidas sur malferma alta ripozejo el kiu gvatas predon, sed ili ĉasas ankaŭ el malalta glitoflugo. La nesto estas el bastoneteroj kaj konstruata alte en arbo. La kutima ovaro estas de 1 al 3, sed plej ofte 2 blankaj al palbluaj ovoj.[1] Elnestiĝo okazas post 6 semajnoj.

Tiu specio loĝas en arbaroj kun disaj arboj kaj ankaŭ ĉeriveraj arbaroj, foje en duonaridaj regionoj. Ankaŭ en ampleksaj klarejoj de tropikaj arbaroj nedensaj, kserofitaj aŭ deciduaj. Ege rare en humidaj arbaroj (en Kolombio, en Urabao).

Subspecioj kaj statuso redakti

Oni konas kvas subspeciojn de Buteo nitidus:[2]

  • Buteo nitidus plagiatus - de la malaltaj teroj de sudokcidenta Usono al nordokcidenta Kostariko.
  • Buteo nitidus costaricensis - el sudokcidenta Kostariko al norda Kolombio kaj okcidenta Ekvadoro.
  • Nomiga Buteo nitidus nitidus - el orienta Kolombio kaj Ekvadoro al Gujanoj kaj brazila Amazonio
  • Buteo nitidus pallidus - el sudcentra Brazilo al orienta Bolivio, Paragvajo kaj norda Argentino.

Kiam Buteo plagiatus estis ankoraŭ konsiderata bona specio, ĝi estis listata kiel Malplej Zorgiga fare de la IUCN.[3] En 2007 en la Ruĝa Listo, ĝi estis unuigita kun B. nitidus.

Notoj redakti

Referencoj redakti