Griza flavkrura tringo

La Griza flavkrura tringo, Tringa incana (eksa Heteroscelus incanus: Pereira & Baker, 2005; Banks et al., 2006), estas malgranda amerika vadbirdo de la granda familio de Skolopedoj, la tipaj vadbirdoj, kaj la ordo de Ĥaradrioformaj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Griza flavkrura tringo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Skolopedoj Scolopacidae
Genro: Tringoj Tringa
Specio: T. incana
Tringa incana
(Gmelin, 1789)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Sinonimoj

Heteractitis incanus
Heteroscelus incanus

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi estas tre parencrilata kun ties azia samfamiliano, la Mallongkrura tringo, Tringa brevipes, kaj estas tre malfacile diferencigi ilin disde tiu specio. Ambaŭ tringoj estas ununuraj inter la specioj de la genro Tringa pro havo de nebilda grizecajn flugilojn kaj dorson kaj de skvama brusta bildo kiu pliiĝas dum breda sezono ĝis la ventro. Tiam ambaŭ havas ankaŭ tre rimarkindan superokulan blankan strion kaj nigrajn okulojn. La beko estas tre longa, malhelbruna -ĉefe ĉebaze- kaj pli larĝa ĉebaze.

Tiu specio havas fortikajn korpojn kun grizaj supraj partoj, subflugiloj, vizaĝo kaj kolo kaj blanka ventro. Ili havas mallongajn malhelajn flavajn krurojn.

Ili estas tre similaj al siaj malnovmondaj samfamilianoj kaj diferenco dependas el detaloj kiel longo de nasa sulkostrio kaj skvamado ĉe tarso. Plej facila distingilo estas alvoko: la Mallongkrura tringo havas dusilaban fajfadon kaj la Griza flavkrura tringo murmuran kanton.

Somere, ili troviĝas en Alasko kaj nordokcidenta Kanado. Ili nestumas en rokaj areoj ĉe montoĉenoj. Alisezone ili troviĝas en rokaj insuloj en sudorienta Pacifiko kaj en rokaj pacifikaj marbordoj el Kalifornio ĝis Suda Ameriko kaj eĉ ĝis Aŭstralio.

Tiuj birdoj manĝas surplanke aŭ akve bekoplukante per rigardo. Ili manĝas insektojn -dum bredsezono-, marajn vermojn, krustulojn kaj aliajn senvertebrulojn. Dum manĝado, tiuj birdoj moviĝas rapidege per nervaj movoj.

La ino de metas 4 olivkolorajn ovojn en neprofunda truo. Ambaŭ gepatroj kovas kaj manĝigas la idojn, kiuj tuje manĝas ili meme.

Alvoko estas rapida serio de akcelaj kaj descendaj notoj de malsupreniranta laŭtado.

Referencoj redakti

  • Banks, Richard C.; Cicero, Carla; Dunn, Jon L.; Kratter, Andrew W.; Rasmussen, Pamela C.; Remsen, J. V. Jr.; Rising, James D. & Stotz, Douglas F. (2006): Forty-seventh Supplement to the American Ornithologists' Union Check-list of North American Birds. Auk 123(3): 926–936. DOI: 10.1642/0004-8038(2006)123[926:FSTTAO]2.0.CO;2 PDF plena teksto
  • Pereira, Sérgio Luiz & Baker, Alan J. (2005): Multiple Gene Evidence for Parallel Evolution and Retention of Ancestral Morphological States in the Shanks (Charadriiformes: Scolopacidae). Condor 107(3): 514–526. DOI: 10.1650/0010-5422(2005)107[0514:MGEFPE]2.0.CO;2 HTML abstract