Griza tringo

La Griza tringo, Tringa nebularia, estas vadbirdo de la granda familio de Skolopedoj, la tipaj vadbirdoj, kaj la ordo de Ĥaradrioformaj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Griza tringo

pariĝa plumaro
pariĝa plumaro
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Skolopedoj Scolopacidae
Genro: Tringoj Tringa
Specio: Griza tringo Tringa nebularia
Gunnerus 1767
Natura arealo  Reproduktaj teritorioj  Migrado  Vintrejoj  Forvagi
Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  •  Forvagi
  • Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  •  Forvagi
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr
    Tringa nebularia - MHNT

    Ĝi formas unuecan grupon kun la Granda flavkrura tringo, Tringa melanoleuca kaj la Malhela tringo, Tringa erythropus, kiuj inter ili montras la bazajn kolorojn de kruroj kaj piedoj de tringoj, pruvante, ke tiu karaktero estas parafiletika (Pereira & Baker, 2005). Tiuj tri specioj estas ankaŭ la plej grandaj tringoj krom la Striflugila tringo, Tringa semipalmata - eksa Catoptrophorus semipalmatus, kiu estas entute pli fortika.

    La Granda flavkrura tringo, Tringa melanoleuca kaj la Griza tringo kunhavas similan malmildan, malhelan kaj preskaŭ krispan brustan bildon kaj multan nigron ĉe ŝultro kaj dorso en breda plumaro.

    Disvastiĝo redakti

    La Griza tringo estas subarkta birdo, kiu reproduktiĝas el norda Skotio tra Skandinavio orienten, tra nordaj Eŭropo kaj Azio, pli precize tra centra Siberio ĝis Manĉurio kaj Kamĉatko. Tie ĝi ĉeestas tajgon, arbustejojn kaj sekejojn proksime de torfejoj. Tiu migranta palearktisa specio vintras en marbordoj de okcidenta Eŭropo, la Mediteraneo, Afriko, suda Azio kaj Aŭstralazio, kutime ĉe fluanta akvo, marbordoj, sablejoj kaj strandoj, lagetoj, ktp.

    Aspekto redakti

    La griza tringo estas grandaj vadbirdoj -30 ĝis 35 cm longaj, enverguro de 55 ĝis 60 cm kaj pezo de inter 150 kaj 270 g-, brunaj en breda plumaro kaj grizhelaj vintre. Ili havas blankan ventron, helan vizaĝon kun blankaj superokula strio kaj ĉirkaŭokula ringo, longajn verdecajn krurojn kaj longan nigrecan bekon kun griza bazo kaj pinto iomete suprenkurvita. Ili montras blankan kojnon el dorso ĝis vosto dumfluge kaj krurojn ĉe fino. La flugiloj estas tute malhelaj supre. Ili estas iom pli grandaj ol la parenca Ruĝkrura tringo, Tringa totanus.

    Kutimoj redakti

    Ĝi reproduktas en truo ĉe seka grundo kovrita el herberoj ĉe marĉaj areoj; la ino demetas ĉirkaŭ kvar verdoflavecajn ovojn en grunda truo. Ambaŭ gepatroj kovas dum 3 aŭ 4 semajnoj, sed la ino dum iom pli da tempo. La idoj elnestiĝas tuj post eloviĝo kaj eĉ eniras en akvon. La gepatroj zorgas ilin dum unu monato.

    Kiel plej granda parto de vadbirdoj, ili manĝas etajn senvertebrulojn, sed ili ankaŭ predas etajn fiŝojn.

    La alarma alvoko estas laŭta trisilaba fajfado.

    Ili vivas ĝis 12 jarojn.

    La griza tringo estas vadbirdo protektita de internacia traktato por konservado de afrikeŭraziaj migrantaj akvobirdoj (AEWA).

    Referencoj redakti

    Vidu ankaŭ redakti