Grizabdomena tragopano

La Grizabdomena tragopano (Tragopan blythi) estas vundebla specio el la ordo de Kokoformaj birdoj kaj familio de fazanedoj kiu vivas en sudorienta Tibeto de Ĉinio, orienta Bhutano kaj Asamo de Barato.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Grizabdomena tragopano
Grizabdomena tragopano
Grizabdomena tragopano
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Tragopan
Specio: T. blythii
Tragopan blythii
(Jerdon, 1870)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

 

Ĝi estas same granda kiel koko. Kiel ĉe plej parto de fazanoj, la virbirdo estas brilkolora kaj specife havas nigrajn kronon kaj traokulan strion kaj ruĝecajn kapon, kolon kaj supran bruston. Kaj la aliaj partoj de la supra korpo estas punktitaj de blankaj kaj kaŝtanruĝaj okulformaj makuloj (ocelli). La abdomeno prezentiĝas griza (kio nomigas la specion), la vosto estas nigra, ĉe ĝia radio brilas neregulaj flavaj transversaj makuloj. La nuda parto de la vizaĝo estas orflava. Kiel ĉe la resto de la tragopanoj, la maskloj havas du palbluajn kornaĵojn kiuj erektiĝas dum pariĝado (Niles 2007). Ties bridoj pendas el la flava gorĝo (kun bluaj randoj) kaj estas brilkolora. Tiuj bridoj povas ŝveli kaj esti montrataj dum la reprodukta sezono (Johnsongard 1986).

Temas pro specio kun klara seksa duformismo. La birdino ne estas tiom brilkoloraj kiom maskloj (ĉar ili ne bezonas allogi) kaj havas nigrecan al malhelbrunan supran korpon punktitan per okraj al sablokoloraj makuloj (Arkive 2003-2008), kaj V-formajn flavajn makulojn en la mezo de la plumoj. La malsupra korpo kaj la flankoj estas malhelbrunaj kaj miksitaj per malhelokraj kaj grizetaj strioj. La vosto estas nigreta kaj okra. Ties simpla kaj senkolora aspekto utilas kiel protekta mekanismo kontraŭ eventualaj predantoj. Ĝi permesas inojn ankaŭ protekti siajn idojn.

La birdo longas 53 cm. kun vosto longa je 15-20 cm.

Subspecioj kaj disvastiĝo redakti

Estas du subspecioj de tiu orientalisa birdo: unu vivas en suda Tibeto de Ĉinio kaj la alia, nome modela aŭ nomiga subspecio, vivas en Daŭango de Tibeto. La Grizabdomenaj tragopanoj loĝas en montregionoj 3,000 m super la marnivelo kaj malofte malsupreniras ĝis loko malpli de 2,000 m super la marnivelo.

Kutimaro redakti

Ili ofte sin kaŝas en densaj arbustaroj. Frumatene ili eliras por serĉi manĝaĵon. Junaj folioj, semoj, beroj, fruktoj, burĝonoj, bulboj kaj maldikaj radikoj estas iliaj ĉefaj manĝaĵoj. Kaptivaj birdoj kutime konsumas insektojn, vermojn kaj eĉ malgrandajn ranojn. Kvankam ili estas unuarange vegetaranoj plej parto de la birdoj ege deziras berojn kaj fruktojn. Ili estas timemaj kaj tuj forkuras en densan arbaron, kiam ili renkontas malamikon. La birdo povas fari nur mallongan flugadon. Tiuj birdoj unuarange moviĝas tra la deklivoj serĉe de manĝo laŭ la padoj kie idiĝenoj ofte muntas kaptilojn (Johnsongard 1986).

Reproduktado redakti

Printempo estas ilia pariĝa sezono kaj maskla birdo faras porpariĝan prezentadon kiel aliaj tragopanoj. Tiam la maskla birdo kliniĝas, gratas grundon, balancas la kapon, starigas ambaŭ bluetajn karnecajn kornojn, disetendas la vostoplumaron kaj mallevas ĝin, tremigas siajn flugilojn (Johnsongard 1986), malfermas la bekon kaj disvolvas beklobojn por paradi antaŭ la femala birdo. La disetendita beklobo estas flava kun lazura rando. Ju pli spektakle des pli sukcese; se la ino ne atentas, la masklo pluas la memmontradon kaj insistas. Tiam la femala birdo staras senmove, tute ravita de la beleco de la maskla. La tuta procezo daŭras nur unu aŭ du minutojn. Post la pariĝo la virbirdo reprenas sian ordinaran teniĝon.

 

La ino demetas el 2 al 5 ovojn. La kovado de ovoj daŭras 28 tagojn. Post eloviĝo la idoj havas similan aspekton al la ino mem. La masklaj tragopanoj akiras ruĝon en kolo dum la unua printempa plumoŝanĝado. Dum la dua vivojaro ili akiras la kompletan plenkreskan plumaron (Johnsongard 1986).

Ĉar oni ne trovis nestojn en naturo, la indiĝenoj de Nagalando opinias, ke la nestoj neniam estas surgrunde, sed en arboj, arbostumpoj kaj malgrandaj arbustoj. Tiu aserto estas kongrua kun la birda deziro resti je altaj altitudoj super grunde. Nestumado supergrunda estas avantaĝa ĉar la sezonaj pluvoj povas inundi la tutan vegetaĵaron kiu troviĝas surgrunde. La nestoj estas farataj el bastonetoj kun kovrilo de pli malgranda vegetaĵaro kia herbo (Johnsongard 1986).

Populacio redakti

Pro izoliteco de la loko, kie la birdoj vivas, estas malfacile kapti ilin. Bredate, ili apenaŭ generas. Ĝis nun oni ankoraŭ ne vidas ilin en zooj. La populacio de tiu specio estas malgranda kaj oni supozas ke malpliiĝanta rapide. La Grizabdomena tragopano lokiĝas en multaj diversaj areoj inklude Bhutano tra nordorienta Barato kaj norda Birmo al sudorienta Tibeto kaj aliaj regionoj de Ĉinio. La totala populacio estas ĉirkaŭkalkulita je ĉirkaŭ 2,500 al 9,999 birdoj (BirdLife International 2008). Tiu ĉirkaŭkalkulo estas tre malgrandnombro kompare kun kelkaj el ties parencaj birdoj. La Tragopan blythii kutime ariĝas en arbaraj areoj ĉar ili preferas subkreskaĵaron de ĉiamverdaj arbaroj de kverkoj kaj rododendro, kaj aliaj malhelaj trankvilaj lokoj. Tiu birdospecio havas pli altan situon ol aliaj birdoj kiuj kutime havas teritorion sub 1,800 m (Choudhury 2001).

Estas tre nekomuna por tiu specio forveturi pro la klimataj ŝanĝoj. Tio okazas ĉar ties habitatoj kutime havas tre mildajn vintrojn, kiuj estas tolereblaj por pli longaj periodoj de tempo. Por majoritato de la Grizabdomena tragopano forveturi estas necese nur por klopodi eviti la sekigon de la vegetaĵaro. Tiukaze ili supreniras la montodeklivojn por pli komforta manĝodisponeblo. Estas malmulta informo aŭ konfirmo pri kiel la Grizabdomena tragopano moviĝas sed oni sugestas ke ili veturas kun en grupoj de 4 al 5 individuoj, multe kiel ĉe aliaj specioj de tragopanoj (Johnsongard 1986).

Minacoj redakti

En nordorienta Barato senarbarigo estas ĉefa faktoro por malpliiĝo de la populacio de la Grizabdomena tragopano. La arbaroj estas la cefa manĝofonto por la fazanoj. Pro nuligo de tiu manĝofonto la fazanoj restas kun malmulta aŭ nenia manĝodisponeblo. La arbaroj estas ankaŭ loĝejo kaj protektejo de la tragopanoj. Sen tiu habitato la birdoj restas ĉe malfermo kaj plej probable atakeblaj de aliaj animaloj.

Troekspluatado estas unu el la plej grandaj minacoj de ĉiuj birdoj inklude tiun de la Grizabdomena tragopano (Choudhury 2001). Ĉirkaŭ 12 % de la birdospecioj estas minacataj de formorto kaj troekspluatado. La Grizabdomena tragopano estas konsiderata unu el la ĉefa birdospecioj minacataj ĉe la IUCN Ruĝa Listo.

En Nagalando kaj Arunaĉal Pradeŝ tiu fazano estas ĉasata por maĝo per grandskala kaptilado kaj estas ankaŭ pafata (McGowan 1995). Estas 290 specioj en la Kokoformaj kaj 5 % estas sub risko duoble pli granda ol ĉe la tuta birdospeciaro. La nivelo de espluatado de multaj specioj por manĝo kaj enspezo de etendiĝanta loka homa populacio, kaŭzas gravan efikon ĉe la survivado de multaj vundeblaj aŭ minacataj birdospecioj (Rosser 2002).

Altaj niveloj de paŝtado kaj brulig-agrikulturo en Bhutano havas gravan efikon sur la malpliiĝo de tiu specio, ĉar ĝi nuligas la habitaton de tiu birdo. La populacio de tiu tragopano malpliiĝas pro tiaj minacoj, kiuj krome disdividas la populacion en pli malgrandaj subpopulacioj pro fragmentado. Tio estas danĝera ĉe tragopanoj kiuj ne emas veturi longdistance inter tiuj populacioj. Fragmentado malhelpas ankaŭ la genetikan variadon necesan ĉe tragopanoj.

Konservado redakti

Estas jam iom da protektata vivejo por la Grizabdomena tragopano survivonta. Tiuj areoj inkludas du naturrifuĝejojn kaj malgrandajn rezervejojn en Nagalando, laŭlonge kun iomaj aliaj malgrandaj areoj. Tiu specio estas jam laŭleĝe protektta en ĉiuj landoj kie ĝi troviĝas. Konservokonsciaj planoj plibonigendas en ĉiuj areoj (Arkive 2003-2008).

Barato bezonas trapasejojn inter la malgrandaj komunumoj por ke la Grizabdomena tragopano moviĝu el unu loko al alia kaj kapablu reproduktiĝi en la tuta populacio de la specio. Se tiuj trapasejoj sukcesas tio helpos la Tragopanon havi pli da genetika variado. Ĉiuj landoj kie loĝas la Grizabdomena tragopano bezonas komunan sistemon por plifortigi la leĝojn kaj la punojn al kontraŭleĝulojn. Komplemente necesas subvencioj por la popoloj de Nagalando kaj Arunaĉal Pradeŝ ke ili ne damaĝu la vivon de la Grizabdomena tragopano same kiel edukon por konsiigi ilin ke se ili pluĉasas la Grizabdomenan tragopanon ili iĝos formortinta.

La populacio estas konsiderata nur ĉirkaŭ 500 al 5000 (Ghose 2003).

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

http://www.arkive.org/species/GES/birds/Tragopan_blythii/more_info.html?sec[rompita ligilo] tion=all Konsultita 2008 Aprilo.

http://books.google.com/books?id=UFFF7RZuOIIC&pg=PA27&lpg=PA27&dq=tragopan+blythii&source=web&ots=fSvZeWm5V4&sig=C3EOH8Hy3mlddJjqv SBanq_rN9A&hl=en#PPP1,M1 Konsultita 2008 Aprilo.

  • Ghose, Dipankar. 2003. Status survey of the Blyth’s Tragopan in Blue National Park, Mizoram, India using call count technique. Current Science, VOL. 84, NO. 1. Pg 95-96.
  • IUCN. Tragopan Blythii. Disponebla el: http://www.iucnredlist.org/search/ details.php/22060/all Konsultita 2008 Aprilo 26.
  • Johnsongard PA. 1986. The Pheasants of the World. New York: Oxford University Press.
  • McGowan PJ, Garson PJ. 1995. Status Survey and Conservation Action Plan 1995-1999 Pheasants. Gland, Switzerland: IUCN.
  • Rosser AM, Mainka SA. 2002 June. Overexploitation and Species Extinctions. Conservation Biology 16 (3). Pg 584-586.