Grizaj Panteroj estas socia premgrupo fondita en Usono en la jaro 1970. Iniciatinto estis Sinjorino Maggie Kuhn. La grupo aŭ politika partio luktis unue kontraŭ usona leĝaro, kiu postulis, ke la personoj en aĝo pli alta ol 65 jaroj nepre forlasu sian laborpostenon. En la jaro 1972 tiu grupo aŭ partio ricevis kromnomon "Grizaj Panteroj", kiun ĝi konservis. En la jaro 1981 ĝi fariĝis Neregistara Organizo agnoskita de Unuiĝintaj Nacioj.

Grizaj Panteroj
Gray Panthers
Lando  Usono
vdr

Ofte agadas en tiu grupo virinoj, sed laŭ la origina formo viroj tute ne estas ekskluditaj. Komence la nomo estis "Maljunuloj kaj junuloj agantaj", sed pli kaj pli la agadoj koncernis aferojn en rilato kun pli alta aĝo.

Tiu grupo luktas kontraŭ militoj, havas paceman sintenon. Unue la grupo luktis kontraŭ la milito en Vjetnamio, poste kontraŭ la militoj en Irako kaj Afganio. La Grizaj Panteroj luktas kontraŭ vetkurado al kreskigo de armilonombro. La grupo kontraŭas mortpunon.

Tiu grupo luktas por bona edukado, mediprotektado kaj homaj rajtoj. Pri edukado: ĉefe por edukado tra la tuta vivo. Pri mediprotektado: ĉefe per premo sur la usona registaro, ke ĝi subtenu la bonfarton de la naturo per edukado, agadoj. Pri homaj rajtoj: ĉefe por rajtoj de laboristoj, rajtoj de la pacientoj en aferoj rilataj al sansistemo kaj kuracado. Ĝi subtenas la ideon de kunvivado, kunloĝado, kaj de kontaktoj inter la generacioj. Ĝi premas la usonan registaron celante kreadon de laborlokoj kaj ellaboradon de daŭripovaj energifontoj. Ĝi luktas por reproduktivaj rajtoj kaj eblo geedziĝi por samseksemuloj.

Ĉar la Grizaj Panteroj grupigas sentimajn homojn, kuraĝajn kaj agemajn, la strategioj de la Grizaj Panteroj estas premo sur la amaskomunikiloj por obteni pli bonan prezenton de la maljunuloj ĝenerale. Plie ili ofte uzas gerilstilan komunikadon per surprizaj surstrataj agadoj. Ili abunde uzas lokajn retojn kaj partopreneman demokration. La membroj havas nenion por pruvi kaj nenion por perdi.