Grizbruna serpentaglo

La Grizbruna serpentaglo (Circaetus cinerascens) estas granda rabobirdo de Afriko de la familio de Akcipitredoj. Ĝi estas grizbruna afrika rabobirdo kun mallonga vosto kaj granda kapo; el la griza koloro devenas la latina scienca nomo (cindra). Junuloj havas pli palajn kaj brunajn suprajn partojn ol plenkreskuloj, kun blankabordaj plumoj. Kapo, kolo kaj brusto estas malhele striecaj. La subaj partoj estas blankaj kun helbruna strieco, ĉefe en ventro kaj femuroj. Subplenkreskuloj povas esti malhelgrizbrunaj sen strieco en subaj partoj. Okuloj kaj kruroj estas flavaj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Grizbruna serpentaglo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Circaetus
Specio: C. cinerascens
Circaetus cinerascens
(von Müller, 1851)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Habitato redakti

La Grizbruna serpentaglo loĝas en arbaroj, ĉefe ĉeriveraj, sed ili evitas densajn arbarojn kaj ĝangalojn.

Kutimaro redakti

La Grizbruna serpentaglo ĉefe ĉasas serpentojn, sed ankaŭ aliajn malgrandajn vertebrulojn, gvatinte el ripozejo. Ili falas de tie al trunko, foliaro aŭ grundo. Tiu specio estas solema birdo, kaj tre sekretema. Pro la malnomada vivostilo (loĝantaj birdoj), ili estas ofte detektataj nur pro siaj alvokoj. Ili havas krestecajn brustojn.

Geografia teritorio redakti

Ili troviĝas en Afriko en la nordaj tropikoj el Senegalio kaj Gambio orienten al Etiopio kaj suden al suda Angolo kaj Zimbabvo, ĉefe okcidente de la orienta Granda Rifto, sed forestas el la okcidentaj ekvatoraj arbaroj de malaltaj teroj. Ili loĝas en arbaroj kaj arbarbordoj. Tiu estas nekomuna birdospecio kiu estas ofte malfacile videbla. Ties distribuado estas makuleca kaj vundebla al habitatoperdo de la preferataj ĉeriveraj arbaroj. Ili manĝas ĉefe reptiliojn kaj amfibiojn kiujn ili kaptas ĉu surgrunde aŭ en arboj.

Flugmaniero redakti

La Grizbruna serpentaglo foje altiĝas por ŝvebi, dum ĝi elsendas siajn alvokojn. Ili krias altatonan kaj laŭtan 'kok-kok-kok-kok-kok'.

Reproduktado redakti

La Grizbruna serpentaglo nestas inter grimpoplantoj kaj foliaro. La Grizbruna serpentaglo faras novan neston ĉiujare. Ili kontruas malgrandan neston el bastonetoj, bone kaŝita en vegetaĵaro. La ino demetas ununuran ovon. Kovado povas daŭri el 35 al 55 tagoj, ĉefe fare de la ino. Elnestiĝo okazas post 10 al 15 semajnoj.

Fonto redakti

Referencoj redakti