Grizdorsa kapuĉolanio

La Grizdorsa kapuĉolanio (Lanius dorsalis) estas malgranda paserina birdo kiu apartenas al plej tipa genro Lanius de la familio de Laniedoj. Morfologio, distribuado kaj voĉo sugestas, ke la plej proksima parenco de tiu specio estas L. somalicus. Ĝi estas monotipa, tio estas ne havas agnoskitajn subspeciojn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Grizdorsa kapuĉolanio
Grizdorsa kapuĉolanio
Grizdorsa kapuĉolanio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Laniedoj Laniidae
Genro: Lanius
Specio: 'L. dorsalis'
Lanius dorsalis
(Cabanis, 1878)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Distribuado redakti

Ĝi troviĝas en Orienta Afriko, el sudorienta Sudano, suda Etiopio kaj suda Somalio tra Ugando kaj Kenjo al nodorienta Tanzanio. Ties habitato estas seka malferma dornarbustaro, arbaroj de akacioj kaj aliaj sekaj malfermaj arboterenoj.

Aspekto redakti

Tiu estas distinga 21 cm longa paserino kun blankaj subaj partoj kaj nigraj krono, nuko, vosto kaj flugiloj. La dorso estas griza, la pugo estas blanka, kaj estas karaktera blanka 'V' en dorso. La vosto estas relative longa kaj nigra kun blankaj eksteraj plumoj. Estas malgranda blanka flugilmakulo. La beko estas mallonga, larĝa ĉebaze kaj hokoforma en pinto de supra makzelo, kiel ĉe aliaj lanioj. Beko, okuloj kaj kruroj estas nigraj. Maskla kaj ina plenkreskuloj de Grizdorsa kapuĉolanio havas similajn plumarojn, escepte pro ruĝeca suba flanko de la ino kiun kutime kovras la flugilo.

Junulo estas ĉefe brunecnigra supre, kun strieco enkape kaj sablokoloraj pintoj en ŝultraj plumoj. Ties subaj partoj estas blankecaj kun pli malhela strieco.

Plenkreska Grizdorsa kapuĉolanio distingiĝas el aliaj nigrakapaj lanioj pro la griza dorso kaj la flugilbildo, se ili estas bone vidataj.

Ili elsendas senordan miksaĵojn de laniecaj fajfoj kaj zumadoj, inklude kanton kiel ĉŭaa-pikerrek-ĉrrrr-juk pikeĉik.

Kutimaro redakti

La Grizdorsa kapuĉolanio estas kutime soleca kaj ĉasas insektojn kaj malgrandajn vertebrulojn el elstara ripozejo pinte de arbustoj.

La nesto estas taso el branĉetoj kaj herbo konstruita en dornarbo. La ino demetas 3 aŭ 4 blankajn ovojn makulitajn grize aŭ blanke.

Referencoj redakti

  • Tony Harris kaj Kim Franklin, Shrikes & Bush Shrikes (Christopher Helm, 2000) ISBN 0-691-07036-9