Grizedale Forest aŭ Arbaro Grizedale estas areo de arbaro 24.47 km² etenda en la Laga Distrikto de Nordokcidenta Anglio, situanta oriente de Coniston Water kaj sude de Hawkshead. Ĝi enhavas nombrajn montetojn, malgrandajn glaĉerajn lagojn kaj la setlejojn de Grizedale kaj Satterthwaite. Ĝi estas administrata de Forsta Komitato kaj estas populara turisma celo kun kolormarkataj padoj, monta biciklado, ekzercejo, 16-lita junulgastejo, kaj centro por vizitantoj kun porinfana ludejo, eduka centro, kafejo kaj vendejo. La arbaro estas uzata ankaŭ por du kurkonkurencoj jare, el kiuj la unua estas la Malcolm Wilson Rally, dum la dua estas la Grizedale Stages Rally, baze en Coniston

Skulptaĵaro redakti

Dise tra la arbaro estas proksimume 90 skulptaĵoj, faritaj ĉefe el naturaj materialoj kiaj ŝtono kaj ligno. La projekto lokigi skulptaĵoj en al arbaro estis iniciato de la Grizedale Society en 1977 kaj ricevis la premion de 1990 nome Prudential Award for the Arts. Skulptistoj estas David Nash, Sally Matthews kaj Andy Goldsworthy inter aliaj.

Nombroj redakti

Kvarono de 200,000 vixitantoj al Grizedale jare biciklas. Estas nova biciklopado de 9.7 mejloj kaj oni malfermis montan biciklopadon kontraŭ £167,000 nome North Face Trail, kiu malfermiĝis marte de 2006.

LA plej alta pinto ene de Grizedale Forest estas la 314 m alte Carron Crag, super ligna panoptika skulptaĵo.

Historie Grizedale formis parton de Lancashire.

Bildaro redakti

Referencoj redakti

Koordinatoj: 54° 20′ 04″ N 3° 1′ 15″ U / 54.33444 °N, 3.02083 °U / 54.33444; -3.02083 (mapo)