Grizgorĝa kardinalo

La Grizgorĝa kardinalo (Granatellus sallaei) estas specio de birdo de la familio de la Kardinaledoj iam lokitaj en la familio de Paruliedoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Grizgorĝa kardinalo
Grizgorĝa kardinalo
Grizgorĝa kardinalo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paruliedoj ParulidaeKardinaledoj Cardinalidae
Genro: Granatellus
Specio: 'G. sallaei'
Granatellus sallaei
(Bonaparte, 1856)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi troviĝas en Belizo, Gvatemalo kaj Meksiko en teritorio sufiĉe aparta el tiu de la Rozbrusta kardinalo en Orinoko kaj Amazono, sed pli proksime al tiu de la alia samgenra specio nome Ruĝbrusta kardinalo, kiu estas nur iom pli norda kun teritorio ĉe pacifika Meksikio. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj.

Ĝi estas specio tre simila al la proksima taksonomie sed malproksima geografie nome Rozbrusta kardinalo, sed sen blanka gorĝareo, kiu ĉe tiu ĉi estas malhelgriza kiel la supraj partoj, kaj kun ne tiom ampleksaj nek tiom ruĝaj subaj partoj kiuj havas pli ampleksajn blankajn flankojn. Ĝiaj supraj partoj estas malhelgrizaj kun iom da blueca nuanco escepte ke nigriĝas en vizaĝo kie rimarkindas tre kontrasta kaj blanka superokula strio malantaŭen, tute malkutima almenaŭ inter parulioj kaj ĉe tiu ĉi specio eĉ pli markata kaj pli malantaŭ aol ĉe la Rozbrusta kardinalo. La beko kaj kruroj estas same malhelgrizaj.

Referencoj redakti