Grizkapa arbalciono

La Grizkapa arbalciono (Halcyon leucocephala) estas arbalciono, tio estas birdo de la grupo de Alcededoj, kiu enhavas ankaŭ la alcionon, kukabaraojn kaj aliajn arbalcionojn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Grizkapa arbalciono
Grizkapa arbalciono
Grizkapa arbalciono

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Koracioformaj Coraciiformes
Familio: Halcionedoj Halcyonidae
Genro: Halcyon
Specio: H. leucocephala
Halcyon leucocephala
([[]], )
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu ĉi specio estas amplekse distribuita el insuloj Kabo-Verdo ĉe la nordokcidenta marbordo de Afriko al Maŭritanio, Senegalo kaj Gambio, oriente al Etiopio, Somalio kaj suda Arabio kaj suden al Sudafriko.

Ĉe Murchison Falls NP, Ugando

Tiu arbalciono de seka kamparo de arbaro aŭ arbustejo vivas sole aŭ en paroj, ofte troviĝas apud akvo, sed malkiel plej parto de arbalcionoj ne estas akvobirdo. Ĝi ripozas sur branĉo, senmova dum longaj temperoj, dum gvatas super grunde por trovi signojn de insektoj aŭ etaj lacertoj, balancante la kapon antaŭ salti super la predo. Laŭ aspekto estas tre simila al la Senegala arbalciono, tio estas kun malhelblua dorso kaj grizaj kapo kaj supra brusto kiu iĝas kremokolora pli sube, sed kun ruĝa pli ol nigroruĝa beko kaj simila al la Brunkapuĉa arbalciono, kiu ne havas brunan ventron, malkiel la Grizkapa arbalciono. Nestumas en truoj de riverbordoj kaj estas agresema por protekti sian neston ĵetoflugante super la varanoj. Ĝi estas parazitita de la Granda mielindikanto. Tiu specio migras dumnokte kaj ofte mortas pro flugo kontraŭ baroj kiel konstruaĵoj, turoj aŭ kabloturoj.

Halcyon leucocephala