La Grizkapa grebo (Poliocephalus poliocephalus) estas membro de la familio de greboj kiu troviĝas en Aŭstralio kaj Novzelando. Tiu birdospecio ricevas sian nomon el la arĝentece blankeca strieco sur sia nigra kapo kio okazigas grizecan koloron el malproksime. Ankaŭ la latina scienca nomo signifas same ĉar poliocephalus estas kunmetaĵo de du radikoj el la antikva greka nome polio kaj kefalos kiuj signifas respektive “griza” kaj “kapo”. Ĝi estas komuna en Aŭstralio, kun populacio de ĉirkaŭ 500,000. Ties habitato estas simila al tiu de la Aŭstralazia grebo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Grizkapa grebo
Grizkapa grebo
Grizkapa grebo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Podicipoformaj Podicipediformes
Familio: Podicipedoj Podicipedidae
Genro: Poliocephalus
Poliocephalus poliocephalus
(Jardine & Selby, 1827)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

La Grizkapa grebo estas tre malgranda malhelgriza kaj blankeca grebo. Ĝi havas brunajn irisojn kaj nigran makulon submentona, kaj mallarĝa nigra strieco sube de la kola malantaŭo. Dum la reprodukta sezono la plumaro de plenkreskuloj havas blankan striecon sur la tuta kapo, el kio devenas la komuna nomo de Blankakapa aŭ Grizkapa grebo. La beko estas nigra kun blanka pinto.

Junuloj havas blankajn mentonon kaj gorĝon kaj striecan vizaĝon.[1] Maskloj havas du plumarajn fazojn: post reproduktado ili perdas la sablokoloron de brusto kaj la blankajn liniojn en la kapo, sed povas kutime esti identigitaj poste pro la larĝa nigra stribendo sub la nuko.[2]

Distribuado kaj habitato redakti

La Grizkapa grebo troviĝas en ĉiuj ŝtatoj kaj teritorioj de Aŭstralio same kiel en Novzelando. Ĝi ĝenerale forestas el la centraj aridaj regionoj de Aŭstralio.[3] La Grizkapa grebo troviĝas kutime for el la marbordoj en grandaj malfermaj akvejoj, kiuj povas esti de estuaroj, de saleta akvonesala akvo.[4] Ĝi povas troviĝi ankaŭ en ŝirmaj marbordaj maroj.[5] Ĝi povas foje troviĝi en Novzelando, kie ĝi estas multe malpli komune ol en Aŭstralio.[6]

Manĝo redakti

La Grizkapa grebo manĝas akvajn artropodojn, ĉefe kaptataj per profunda plonĝado. Tiu specio manĝas dumtage, kaj kiam estas malmulta lumo, manĝas ĉefe ĉe la akva surfaco.[7]

Reproduktado redakti

La Blankakapaj greboj reproduktiĝas el aŭgusto al januaro. La nesto estas flosanta platformo de algoj, simila al tiu de la Aŭstralazia grebo, kaj kutime je ioma distanco el la akvobordo inter disa kareksejo aŭ aliaj plantoj, ankrita aŭ almenaŭ parte subtenita de ili. Neprofunda depresio supre estas ĝuste iomete super la akvonivelo, tiele la ovoj kuŝas en akvo aŭ humideco. La ovoj estas kaŝitaj sub eroj da humida vegetaĵaro kiam la ĵus kovinta patro lasas la neston por ke ĝi aspektu malplena. Sub forta suno la kovritaj ovoj restas varmaj kaj humidaj, ofte neatenditaj dum iome da tempo. La ovoj estas ovalformaj, blankaj, kaj tuje makuliĝas je bruneca okra; la ovokvanto estas kutime 2–5 ovoj. La kovoperiodo estas de 20–24 tagoj kaj la ovogrando de 39 x 27 mm.[8]

Konservado redakti

SOk Kvinslando, Aŭstralio

Kun granda teritorio kaj sen pruvaro pri grava populacia malpliiĝo, la konservostatuso de tiu specio estas Malplej Zorgiga.

Referencoj redakti

  1. Hoary-headed Grebe ( Poliocephalus poliocephalus ). Ozanimals.com. Alirita 7a Novembro 2012.
  2. Trounson, D.& M. (2008) Australian Birds: A concise Photographic Field Guide. Murray David Publishing, Smithfield, NSW ISBN 978-0-9752428-4-1
  3. Pizzey, G. kaj Knight, F. (1997). Field Guide to the Birds of Australia. Angus and Robertson, Sydney. ISBN 0-00-219201-2
  4. Hoary-headed Grebe. Birds in Backyards. Alirita 7a Novembro 2012. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-04-05. Alirita 2021-08-12.
  5. Flegg, J. (2002) Photographic Field Guide Birds of Australia. Reed New Holland, Frenchs Forest, NSW ISBN 978-1-876334-78-9
  6. Hoary-headed Grebe. Birdlife International. Alirita 2a Februaro 2013. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-09-24. Alirita 2013-06-16.
  7. Pizzey, G. and Knight, F. (1997). Field Guide to the Birds of Australia. Angus and Robertson, Sydney.ISBN 0-00-219201-2
  8. Morcombe, M. (2003) Field Guide to Australian Birds: Australia's Most Comprehensive Guide. Steve Parish Publishing, Sydney.ISBN 9781740214179