La Norda grizkapa pasero, Grizkapa pasero (laŭ la latina scienca nomo), aŭ Komuna Grizkapa pasero (Passer griseus), estas birdo de la familio de Paseredoj kaj plej tipa genro de paseroj, troviĝanta kiel birdospecio de loĝantaj birdoj en multe de tropika Afriko. Ili loĝas en ampleksa gamo de malfermaj habitatoj, inklude malfermajn arbarojn kaj homajn setlejojn, kaj ĝi estas fakte la afrika ekvivalento de la Dompasero.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Grizkapa pasero
Grizkapa pasero
Grizkapa pasero

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paseredoj Passeridae
Genro: Passer
Specio: 'P. griseus'
Passer griseus
(Vieillot, 1817)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiuj paseroj estas ĉefe loĝantaj birdoj en sia teritorio, sed estas kelkaj sezonaj movoj, kaj ariĝas je aroj de ĝis 50 birdoj for de la reprodukta sezono.

Ili konstruas tasforman neston en arboj, pajlaj tegmentoj aŭ malnovaj nestoj de aliaj birdoj; la ino demetas 2–4 ovojn.

Plenkreskulo de Grizkapa pasero havas palgrizan kapon (kun pli malhelgriza areo en brido, traokulo kaj al la orelareo) kun svaga blanka mustaĉa strio, palbrunajn suprajn partojn, blankecajn subajn partojn kaj brunajn flugilojn kun malgranda blanka ŝultromakulo. La beko estas fortika, tre dika baze kaj nigra. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junuloj estas iom pli senkoloraj kaj ne havas la blankan flugilmakulon.

Estas tri subspecioj, diferencaj en plumarnuanco, ĉefe pri la malhelo de la kapo.

Tiu specio manĝas ĉefe semojn kaj grenon, kiel aliaj paseroj, sed manĝas ankaŭ insektojn inklude termitojn, ĉefe dum idomanĝigado.

La alvokoj inkludas ĉiipojn kaj ĉirpadojn, kaj la tipan paseran trenatan alarmalvokon.

La Norda grizkapa pasero estas anstataŭata en orienta kaj suda Afriko de tre similaj samgenraj birdoj kiuj foje estas konsiderataj rasoj de tiu specio: nome la Svainsona pasero, la Papagobeka pasero, la Svahila pasero, kaj la Grizkapa sudpasero.

Referencoj redakti

  • Clement, Peter. (1993) Finches and Sparrows: an Identification Guide. Princeton, New Jersey: Princeton University Press. ISBN 0-691-03424-9.


Eksteraj ligiloj redakti