La Grizkrona lanio (Lanius collurioides) estas malgranda paserina birdo kiu apartenas al plej tipa genro Lanius de la familio de Laniedoj. Ĝi troviĝas en Sudorienta Azio nome en Bangladeŝo, Kamboĝo, Ĉinio, Barato, Laoso, Birmo, Tajlando kaj Vjetnamio. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj montararbaroj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Grizkrona lanio
Grizkrona lanio
Grizkrona lanio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Laniedoj Laniidae
Genro: Lanius
Specio: 'L. collurioides'
Lanius collurioides
(Lesson, 1834)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Foje oni konsideris ĝin kiel formanta superspecion kun la Bejdorsa lanio, L. vittatus, kaj separus ilin geografie la rivero Bramaputro. Oni agnoskas du subspeciojn, nome: collurioides, 1831 – reproduktiĝas en Birmo (suda al centra Tenasserim), suda Ĉinio (okcidenta kaj centra Junano orienten al suda Guizhou kaj sudokcidenta Guangdong), nordokcidenta kaj okcidenta Tajlando, Laoso, orienta Kamboĝo kaj norda Vjetnamio, kaj nigricapillus Delacour, 1926 – sudcentra kaj suda Vjetnamio (suden el ebenaĵo Da Lat).

Ĝi estas malgranda lanio tre grandkapa kun tre grizaj krono kaj nuko. Kial aliaj lanioj, ankaŭ tiu havas larĝan nigran traokulan maskon. La dorso estas tre bruna kaj kontrasta inter la griza krono kaj la nigrecaj flugiloj kaj vosto. Siavice la nigra masko ege kontrastas kun tre blankaj subvango kaj gorĝo. La subaj partoj estas blankecaj kun nuanco bruneca ĉefe en flankoj kio iĝas pli forta en suba ventro. La beko estas mallonga, larĝa ĉebaze kaj hokoforma en pinto de supra makzelo, kiel ĉe aliaj lanioj.

Referencoj redakti