La Grizventra kukoloHindia plorkukolo (Cacomantis passerinus), estas specio de la kukoledoj, familio de la ordo de birdoj, nome Cuculiformes, kiuj inkludas ankaŭ la vojkurulojn, la aniojn, la centropojn kaj la hoacinon. Ĝi apartenas al genro Cacomantis. Ĝi estas indiĝena de tropika suda Azio, el Indonezio kaj suda Ĉinio ĝis Barato kaj Srilanko.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Grizventra kukolo
Alvoko
Alvoko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kukoloformaj Cuculiformes
Familio: Kukoledoj Cuculidae
Genro: Cacomantis
Specio: C. passerinus
Cacomantis passerinus
(Vahl, 1797)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
PolyphasiaPasserinaKeulemans.jpg
PolyphasiaPasserinaKeulemans
ĉe Rezervejo Kinnerasani de Andhra Pradesh, Barato.

Temas pri mallongdistanca migranta, ĉar birdoj de pli nordaj latitudoj kaj de pli altaj teroj estas someraj vizitantoj, kiuj foriras al pli varmaj areoj vintre.

La Grizventra kukolo estas birdo de malferma arbaro kaj terkultivejoj. Ĝi estas nestoparazita, la ino demetas po unu ovon en nestoj de kanbirdo.

La Grizventra kukolo estas eta kukolo de 23 cm. Plenkreskuloj estas ĉefe grizaj kun blankaj suba ventro kaj subvosto. Kelkaj inoj estas de hepatika formo, kiu estas malhele striita ruĝbruna supre kun nestriita vosto kaj havas tre malhelstriitan blankecajn subajn partojn. Junulo estas pli senkolora griza versio de la ino.

La Grizventra kukolo manĝas varion de insektoj kaj raŭpoj. Ĝi estas bruema specio, kun konstanta kaj laŭta alvoko pii-pip-pii-pii.

Referencoj redakti