Grosshöchstetten

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Grosshöchstetten (stacidomo).

Grosshöchstetten estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Konolfingen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 3168 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Grosshöchstetten
Blazono de Grosshöchstetten
Preĝejo de Grosshöchstetten
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Berno-Mezlando
Malnova distrikto ĝis 2009 Konolfingen
Koordinatoj  46° 54′ 0″ N 7° 38′ 0″ O / 46.90000 °N, 7.63333 °O / 46.90000; 7.63333 (mapo)Koordinatoj: 46° 54′ 0″ N 7° 38′ 0″ O / 46.90000 °N, 7.63333 °O / 46.90000; 7.63333 (mapo)
Nombro de loĝantoj 3168
Areo 3,4 km²
Alteco 745 m super marnivelo
Poŝtkodo 3506
Komunumkodo 0608
Mapo de Grosshöchstetten
vdr

Geografio redakti

Grosshöchstetten situas 10 km oriente de Berno en kampara kaj monteta regiono de la Svisa Mezlando. La komunumo evoluis dum la lastaj jaroj al regiona centro, kie situas regiona hospitalo, malsanulejo, sekundarlernejoj ktp.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Grosshöchstetten limas en nordo al Biglen kaj Arni, en oriento al Oberthal kaj Zäziwil, en sudo al Mirchel kaj Konolfingen, kaj en okcidento al Schlosswil.

Trafiko redakti

 
Gastejo Löwen en Grosshöchstetten

Grosshöchstetten disponas pri stacidomo ĉe la fervojlinio de Hasle-Rüegsau al Thun.

La komunumo situas ĉe la kantona ĉefvojo de Berno tra Langnau en Emme-Valo al Lucerno. La plej proksima aŭtovojalveturejo situas en Muri ĉe Berno al la svisa aŭtovojo A6.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Grosshöchstetten datiĝas el la jaro 1146 kiel Honsteten. Ĝis la jaro 1896 la komunumo nomiĝis Höchstetten. En mezepoko la komunumo apartenis al la jurisdikcio de la kampartribunalo Konolfingen, kiu unue apartenis al la Grafoj de Kiburgo kaj ek de 1406 al la urbo Berno. Dum la Helveta Respubliko inter 1798 ĝis 1803 Grosshöchstetten estis distriktĉefloko kaj ankoraŭ ĝis 1847 ĝi estis la sidejo de la prefektejo Konolfingen.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti