Monda heredaĵo de UNESKO

La groto Cussac [prononcu : küsak] estas ornamita groto entenanta pli ol cent kvindek paleolitikajn gravuraĵojn datumantajn de Gravetio same kiel multajn homajn restaĵojn, kiuj kredeble estas sepultejoj videble ligitaj kun la vandaj gravuraĵoj.

Groto Cussac
cave with prehistoric art [+]
Koordinatoj44° 49′ 47″ N, 0° 50′ 53″ O (mapo)44.8297222222220.84805555555556Koordinatoj: 44° 49′ 47″ N, 0° 50′ 53″ O (mapo)

Groto Cussac (Francio)
Groto Cussac (Francio)
DEC
Map
Groto Cussac
Vikimedia Komunejo:  Grotte de Cussac [+]
vdr

Situo kaj kronologio redakti

Tiu groto situas en Francio, en la departemento Dordogne [prononcu : Dordonj], tiu chi lasta apartenanta al la regiono Akvitanio. Pli precize, la groto situas sur la teritorio de la komunumo le Buisson de Cadouin en la valo de Dordogne. Ĝin malkovris en la 30 de Septembro 2000 la amatora speleologo Marc Delluc. Sekve, la 23an de Novembro 2000, la groto estis klasigata far la francaj instancoj por la protektado de la historia patrimonio. La malkovro estis anoncita per gazet-komunikaĵo far la Ministerio de Kulturo la 8an de Decembro 2000.

La arto de Cussac redakti

La verkoj de Cussac estas preskaŭ ekskluzive gravuraĵoj, ofte tre grandaj, realigitaj aŭ sur la vandoj per ŝton-iloj aŭ en la grund-argilo simple per la fingroj. Uzado de pigmentoj konsistas nur en kelkaj ruĝaj punktaĵoj. La desegnaĵoj konsistas el klasikaj bestoj de la malfrua paleolitiko (bizono, ĉevalo, mamuto, rinocero, ibekso) kaj aliaj pli maloftaj, kiel birdoj aŭ enigmaj figuroj. Kvar virino-siluetoj profile desegnitaj estis trovitaj. Ĉiuj ĉi verkoj estas tre proksimaj laŭ la temo kaj stilo de tiuj, kiuj estas jam konataj kaj datumitaj de Gravetio en la grotoj situantaj en la departemento, aparte en la groto Pech Merle [prononci : peŝ Merl]. La aĝo de la verkoj ĉirkaŭas 25 000 jarojn.

La homaj restaĵoj redakti

La groto Cussac konstituas ankaŭ ununura manifestiĝo pri asociado de vandaj verkoj kaj homaj sepultejoj. Almenaŭ kvin individuoj, kvar adoltoj kaj unu adoleskanto, estis deponitaj en truojn, kiuj antaŭe estis ursejoj. Pluraj fosiliigitaj ostoj estis deprenitaj por datado per karbono 14, kaj unu el ili donis kiel rezulton 25000 jarojn antaŭ nuntempo. Sekve, la samaĝeco de la verkoj kaj sepultejoj estas kredebla, tiom pli ke la enirejo de la groto sendube estis rapide obstrukcita post la restado de la prahistoriaj artistoj

Aliaj grotoj kun prahomaj pentraĵoj redakti