Grund-nivela elektro-prizorgo

Grund-nivela elektro-prizorgo, konata ankaŭ kiel surfaca kurentakolektadoAlimentation par Sol (APS) estas moderna metodo de trirela elektrokapto por strataj tramoj. Ĝi estis inventita por la Bordoza tramo, estis konstruata ekde 2000 ĝis 2003 (12 km). Momente ĝi estas la sola loko, kie oni uzas iun eksperimentan teknologion, sed proponas por aliaj lokoj.

Trako kun APS, dum konstruado en Placo Paul Doumer, Bordeaux.
Parto de APS-a trako, montranta neŭtralajn sekciojn kaj povumajn segmentojn kaj keston, kiu interligas la mekanikajn kaj elektrajn partojn de la APS-aj relaj segmentoj.
Bordoza tramo, uzante APS.

La grund-nivela elektro-prizorgo (plie kiel APS) estas sendanĝera, ĉar oni elformis 8-metrajn segmentojn kun neŭtralaj sekcioj ene. La tramo povas kapti la elektron, se ĝi eligas signojn ke ĝi iras super iu relo. Tiam la sistemo donas elektron en la signita segmento, tramo povas tie uzi la elektron. Tiel nur la tramo povas elektrizigi segmentojn, tiel la teknologio estas sendanĝera por homoj, konvena en promenaj stratoj, urboj.

Sola problemo kun la teknologio estas, se akvo akumuliĝas ĉe la reloj (post forta pluvego).

Vidu ankaŭ redakti