Grundefiko (aviado)

Estas Grundefiko la aerodinamika fenomeno kiu okazas kiam korpo, kun diferenco de premoj inter la zono kiu estas super ĝi kaj tiu kiu estas sub ĝi, estas tre proksima de la tera surfaco, kio provokas ŝanĝojn en la aerfluo kiu povas esti profito en diversaj kampoj. En aviado, grundefiko estas la pliiĝanta levoforto kaj malpliiĝanta faloforto kiujn la flugiloj de aviadilo generas kiam tiu estas proksima de fiksita surfaco.[1] Dum surteriĝo, grundefiko povas doni al piloto senton de la aviadilo estas "flosanta". Dum ekflugo, grundefiko povas portempe malpliigi la rapidon. La piloto povas tiam akceli sur la elflugejo ĝis atingi sekuran pinton. [2]

La aviadiloj suferas la Grundefikon kiam ili troviĝas je alto malpli ol 1/4 de la etendo de ties flugilo sur la grundonivelo.

Referencoj redakti

  1. Gleim 1982, p. 94.
  2. Dole 2000, p. 70.

Bibliografio redakti

  • Dole, Charles Edward. Flight Theory and Aerodynamics. Hoboken, New Jersey: John Wiley & Sons, Inc., 2000. ISBN 978-0-471-37006-2.
  • Gleim, Irving. Pilot Flight Maneuvers. Ottawa, Ontario, Canada: Aviation Publications, 1982. ISBN 0-917539-00-1.
  • Pilot's Encyclopedia of Aeronautical Knowledge(Federal Aviation Administration). New York: Skyhorse Publishing, 2007. ISBN 1-60239-034-7.