Gruzo estas aro da malgrandaj, eĝohavaj, neregulaj ŝtoneroj (partikloj de sablo kaj gruzo), ekestintaj per gruziĝo. La grando de ĝiaj partikloj estas 2 - 6,3 mm.

Je la gruziĝo, petro disfalas per alteracio, precipe per temperaturalteracio. Tiu ekesto de gruzo dependas de la petromaterialo. Ĝi okazas prefere je rezistiva, greneca petro kiel granito, kiu estas kunmetita el diversaj mineraloj. Dum forta temperaturŝanĝiĝo, la diversaj mineraloj, pro la diversaj varmetendiĝaj koeficientoj, ne etendiĝas egalmaniere, pro tio la minerala kunligiteco iom post iom loziĝas. Ankaŭ je la lansaka alteracio ekestas gruzo.

Vidu ankaŭ redakti