Gsteig ĉe Gstaad

komunumo de Svislando
Gsteig ĉe Gstaad
Blazono de Gsteig ĉe Gstaad
Preĝejo de Gsteig ĉe Gstaad
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Supra Simme-Valo-Saanen
Malnova distrikto ĝis 2009 Saanen
Koordinatoj  46° 23′ 0″ N 7° 16′ 0″ O / 46.38333 °N, 7.26667 °O / 46.38333; 7.26667 (mapo)Koordinatoj: 46° 23′ 0″ N 7° 16′ 0″ O / 46.38333 °N, 7.26667 °O / 46.38333; 7.26667 (mapo)
Nombro de loĝantoj 973
Areo 62,4 km²
Alteco 973 m super marnivelo
Poŝtkodo 3785
Komunumkodo 0841
Mapo de Gsteig ĉe Gstaad
vdr


Pri la komunumo redakti

Gsteig ĉe Gstaad estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Saanen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Supra Simme-Valo-Saanen en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 973 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio redakti

Gsteig situas en la Berna Oberlando sude de Saanen ĉe la vojo al la montpasejon Col du Pillon. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Gsteig kaj Feutersoey. Tra la komunumo fluas la rivero Sarino. En okcidento de la komunumo situas sur alteco de 1542 m s.m. la montara lageto Arnesee.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Gsteig ĉe Gstaad limas en nordo al Saanen, en oriento al Lauenen, en sudo al Savièse, en sudokcidento al Ormont-Dessus, kaj en nordokcidento al Château-d'Œx.

Trafiko redakti

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo 142 de Saanen tra la montpasejo Col du Pillon al Les Diablerets. La komunumo estas konektita al la publika transportreto per poŝtaŭtolinio de Les Diablerets al Saanen. Aertelfero kondukas al la Baraĵlago de Sanetsch kaj dum vintro en la komunumo funkcias diversaj skiliftoj. De la Lago de Sanetsch somere cirkulas unufoje tage poŝtaŭto tra la Sanetsch-Pasejo al Siono en Valezo.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Gsteig datiĝas el la jaro 1312 kiel Chastelet.[1] Malnova setlejo Ussers Gründ dum mezepoko estis detruita per rokfalo.

Vidu ankaŭ redakti

  • Aliaj lokoj kun la nomo Gsteig

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti