Guĉino (古琴), alinome jadĉino, sepkord-ĉino, ĉin (琴) laŭ la prononco de la ĉina lingvo. Ĝi estas unu el la plej antikvaj kordinstrumentoj de Ĉinio, cirkulas pli ol tri mil jaroj senĉese en la ĉina historio. Fakte oni nomis ĝin nur ĉin sen gu en la antikveco. Ni eknomis ĝin Guĉino nur en la komenco de la pasinta jarcento. Gu(古) signifas antikva. Por fordiferencigi la vorton de la landnomo Ĉino, esperantige guĉino. Guĉino havas tre longan historion en Ĉinio.[1]

Guĉino-en la Angla Vikipedio(uploaded by w:en:user:CharlieHuang on 25 August 2005). Original caption: "la foto el unua amiko de Ĉinio."
Guĉino-antikva kordinstrumento de Ĉinio

En la epoko Printempo kaj Aŭtuno (a.K. 770~a.K 476) de Ĉinio,guĉino jam ekpopulariĝis. Ni povas eltrovi poemojn pri guĉino en la ĉina antikva poemaro Libro de Poezio, kompilita de Konfuceo. Laŭ posedataj materialoj bildaj kaj vortaj, guĉino ekestis en la formo uzata sekvonte almenaŭ de la fino de Han-dinastio (a.K 206~p.K 220). Guĉino farita en Tang-dinastio (618~907) postlasas ĝis nun, kiu diferencas nur de malsama artformo kaj de tembro kun guĉinoj faritaj en Song-dinastio (960~1279),Yuan-dinastio (1271~1368), Ming-dinastio (1368~1644), Qing-dinastio (1644~1911).

En la periodo de Konfuceo, guĉino estis devige lernita muzikinstrumento al klerulo. Kaj guĉino estis la ĉefa devo de guĉino, vejĉio, kaligrafio kaj pentrado, kiuj estis devige lernitaj al klerulo en la antikveco de Ĉinio. Guĉino intime rilatas kun klerulo en sia vivo dum kelkmil jaroj. Guĉina sono estas sankta kaj delikata, grandanima kaj natura. Antikvulo uzis ĝin esprimi senton kaj deziri al idealo. Guĉino jam grande superis la muzikan signifon, kaj estis simbolo de la ĉina kulturo kaj idealisma karaktero.

Guĉino jam formis unu kompletan kaj sendependan sistemon je ludo,notacio, guĉina historio, guĉina ritmo kaj estetiko. Ĝia enhavo estas granda, kaj reprezento de la ĉina tradicia muziko, ankaŭ reflektas la filozofion, historion kaj literaturon de Ĉinio. Neniu muzikinstrumento povas komparebli kun guĉino je la esprima povo de la ĉina tradicia kulturo.

Rakonto Pri La Muziko redakti

En la epoko Printempo kaj Aŭtumo de Ĉinio, iu nomiĝas Yu Boya, kiu lertas muzikludon, estis fama guĉinludisto en tiu epoko. Yu Boya estis saĝa kaj lernema en sia infaneco. Li petus bonan instruiston, posedis bonan ludnivelon, sed li fojfoje sentis ke li ankoraŭ ne eblis ludi ĝin en ravega esprimo por diversaj aferoj. Sciinte lian penson, lia instruisto kun li veturis per boato al sur Penlai Insulo ĉe la Orienta Maro de Ĉinio. Lasu lin spekti naturan pejzaĝon,aŭskulti ondtonon de la Maro. Yu Boya estis alrigardante fore, jen torento kaj bato de ondo, flugo kaj sono de marbirdoj; arboj ĉie sur la monto, dense kaj verde, ŝajne fe-lando. La mirinda sento nature ekaperis, aŭskultiĝis ŝajne ĉe siaj oreloj harmonia muziko de la natura mondo. Li prenis guĉinon kaj ekludis senpense, muziktono ludiĝis senpense, natura beleco estis degelita en sian guĉinan tonon. Yu Boya spertis propre animstaton neniam renkontitan. Lia instruisto aldiris al li:”Vi jam ellernis.”

Yu Boya vojaĝis per boato ununokte. Alfronte al la klara luno kun zefiro, li ekpensis mil kaj mil,do,ludis guĉinon. Melodia guĉintono ŝajnas en fe-landon iom post iom. Subite iu vokis bonon ĉe la bordo. Yu Boya elboatiĝis alirante laŭ la voko. Li vidis nur unu arbhakisto staras tie. Li sciis ke li estas komprenanto de la muziko ludita de li, kaj bonvenigis la arbhakiston en lia boato, ludis ĝojplene por li. Kiam Yu Boya ludis tonon laŭdantan monton, la arbhakisto diris:”Brave! Granda kaj pompa, alta ŝajne kiel Taishan montaro!” Kiam esprimantan ondbaton, la arbhakisto diris denove:”Bonege! Vasta kaj torenta, ŝajne vidi fluantan akvon kun ondaro, kiel maro senlima!” Yu Boya estis ekscita, kaj diris korŝite:”Komprenanto! Vi ja estas mia komprenanto.” Tiu ĉi arbhakisto nomiĝas Zhong Ziqi. Ili ambaŭ fariĝis tre bonaj amikoj de tiam.

Yu Boya kaj Zhong Ziqi havis rendevuon renkontiĝi ankoraŭ en Gui monto de Hanyang sekvontjare. Tiam Yu Boya oficis en Changzhou. Kiam li kun guĉino iris al la rendevuo post sia plenumo de la oficado, Zhong Ziqi jam forpasis. Yu Boya funebris antaŭ la tombo de Zhong Ziqi, ludis la muzikon Fluakvo De Alta Monto. Post la ludo, li ekĵetegis la guĉinon tristplene, kaj li opinias trovi la komprenanton neeble kaj neplue en la mondo. Ni tropas nun “Fluakvo De Alta Monto” kiel komprenanto aŭ intimulo.

Ni nomas la rakonton: Yu Boya Ekĵetegis Guĉinon Por Danki Kompreninton.

Referencoj redakti