Guarda GR

komunumo de Svislando
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Guarda
Guarda
Blazono de Guarda
Guarda
former municipality of Switzerland • vilaĝo
Kantono Grizono
Distrikto Inn/En
Komunumaro Sur Tasna
Koordinatoj  46° 46′ 32″ N 10° 9′ 5″ O / 46.77556 °N, 10.15139 °O / 46.77556; 10.15139 (mapo)Koordinatoj: 46° 46′ 32″ N 10° 9′ 5″ O / 46.77556 °N, 10.15139 °O / 46.77556; 10.15139 (mapo)
Nombro de loĝantoj 179
Areo 31,42 km²
Alteco 1653 m super marnivelo
Poŝtkodo 7545
Komunumkodo 3742
Mapo de Guarda

Pri la komunumo redakti

Guarda estas komunumo de la komunumaro Sur Tasna kaj la distrikto Inn/En en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 179 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio redakti

Guarda situas en la Suba Engadino. Ĝi konsistas el la kerna vilaĝo Guarda sur suna teraso sur alteco de 1653 m s.m. kaj la frakcio Giarsun en la valfundo ĉe la norda bordo de la rivero Eno, kie pasas la kantona ĉefvojo kaj troviĝas ankaŭ la stacidomo.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Guarda limas en nordoriento al Galtür (Vorarlbergo, Aŭstrio), en oriento kaj suoriento al Ardez, en sudokcidento kaj okcidento al Lavin, kaj en nordokcidento al Gaschurn (Vorarlbergo, Aŭstrio).

Trafiko redakti

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 27 de Malojopasejo tra Engadino al Tirolo. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la engadina linio de la Retia Fervojo, ĉe kiu la komunumo disponas pri stacidomo.

Lingvoj redakti

La ĉefa lingvo en Guarda estas la romanĉa. Same kiel en multaj aliajn romanĉlingvaj komunumoj dum la lastaj jaroj tamen la elcentaĵo de la germanlingvanoj forte kreskis, unuflanke pro formigro de romanĉlingvanoj kaj aliflanke pro almigro de germanlingvanoj. Dum la popolnombrado de 1980 ankoraŭ 90,30% de la loĝantaro parolis la romanĉan, dum 6,72% parolis la germanan. En la jaro 2000 ankoraŭ 62,50% estis romanĉlingvanoj, dum 30,56% parolis la germanan.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Guarda datiĝas el la jaro 1160 kiel Warda. Dum mezepoko Guarda estis biensetlejo, kiu apartenis al la paroĥo Ardez. En la jaro 1494 Guarda disiĝis de Ardez kaj fariĝis memstara paroĥo. Supozeble tiam estis ankaŭ konstruita la gotika preĝejo. En la jaroj 1499 kaj 1622 Guarda estis brulrabita fare de aŭstriaj trupoj. En la jaro 1652 la vilaĝo kune kun la cetera valo sin liberaĉetis de la aŭstria regado. La dezertiĝinta vilaĝo Auasagna sur la komunuma teritorio estis en la 16-a jarcento menciita kiel kuracbanejo.[1]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti