Guareña

municipo en la regiono Ekstremaduro de Hispanio

Guareña [guarEnja] estas municipo de Hispanio, en la provinco Badaĥozo (Badajoz) kaj la regiono Ekstremaduro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 6 668 loĝantoj sur areo de 283,3 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 24 loĝantoj/km².

Guareña
municipo en Hispanio
Administrado
Ŝtato  Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco provinco Badaĥozo
Komarko Vegas Altas
Poŝtkodo 06470
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Abel gonzalez
Demografio
Loĝantaro 6 668  (2023) [+]
Loĝdenso 24 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 52′ N, 6° 6′ U (mapo)38.8600762-6.10178618857Koordinatoj: 38° 52′ N, 6° 6′ U (mapo) [+]
Alto 285 m [+]
Areo 283,3 km² (28 330 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Guareña (Ekstremaduro)
Guareña (Ekstremaduro)
DEC
Guareña
Guareña
situo en Ekstremaduro
Guareña (Hispanio)
Guareña (Hispanio)
DEC
Guareña
Guareña
situo en Hispanio kaj en tuta Iberio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Guareña (Badajoz) [+]
vdr

Parto de la municipo estas la loĝloko Torrefresneda.

Situo redakti

Ĝi apartenas al la distrikto de Vegas Altas. Ĝi situas sude de la rivero Gvadiano je 24 km de Mérida, la ĉefurbo de Ekstremaduro, je 83 km de Badajoz la provinca ĉefurbo kaj je 24 km de Don Benito la endistrikta ĉefa urbo.

Geografio redakti

Estas du tre diferencaj ĉirkaŭaj zonoj: unu ebena, norde, kun elriveraj kusejoj formantaj ampleksajn valojn, de sablecaj argiloj, pro kiu la zono rilatas al distrikto Vegas Altas; kaj alia de montetoj kiuj okupas la sudan duonon, kun hegemonio de materialoj de la Kenozoiko (rokoj kaj kotoj de la mioceno) kaj unuaepokaj (granitoj, argilaj ardezoj, siliciaj kaj kvarcitoj) de ĝenerala malhelruĝeca koloro, pro kiu la zono rilatas al distrikto Tierra de Barros.

Hidrografio redakti

Ekde la vidpunkto de hidrografio menciindas la riveroj kiuj trapasas la tre ampleksan municipan teritorion, nome Gvadiano, Búrdalo kaj Guadámez. Ankaŭ la rojoj Guareña, Cristina, San Juan, Margarita, Caballo, ktp., kvankam tiuj sekas dum preskaŭ la tuta jaro.

Historio redakti

La loĝata setliĝo de Guareña ŝajne jam ekzistis en la Prahistorio, sed la preciza origina situo ne estas konata. Oni trovis en la ĉirkaŭaĵo romiajn restaĵojn kaj el la epoko de la visigotoj. Poste la vilaĝo estis okupita de islamanoj, ĝis kiam en la 13-a jarcento jam aperas kiel kristana vilaĝo kun la nuna nomo.

Tiam la urba kerno ekkreskiĝis, ĉirkaŭ primitiva vigloturo, de la epoko landlima kun araboj, antaŭ la konkero de la valo de la rivero Gvadalkiviro fare de Ferdinando la 3-a, kun la konsidero de vilaĝo ekde fine de la 13-a jarcento. La tiamaj loĝantoj estis de diversaj devenoj, ĉefe originaj de teroj de la nordo. Tra Guareña pasas la Cañada Real Leonesa (Reĝa Leona Vojo), unu el la gregovojo plej gravaj por la grega transmigrado en la Mezepoko, ebla deveno de la alfluo de norda loĝantaro kiu malsupreniris kun siaj gregoj kaj poste setlis en la zono. En la 13-a jarcento privilegion al la vilaĝo donis la reĝo Alfonso la 10-a, kaj alian en la 15-a jarcento la Katolikaj Gereĝoj, kiuj subtrahix ĝin el la jurpovo de la Ordeno de Santiago. Poste ekdependiĝis el la Grafo de Medellín, kaj en la 18-a jarcento diversaj nobeloj (Grafo de los Corbos, Markizo de Monsalud, Duko de la Arko, Markizo de Mondéjar, ...) disdividigis la plej parton de siaj riĉa kamparo.

 
Urbodomo de Guareña.

Dum la Hispana Intercivitana Milito la trupoj de la generalo Franco atingis la vilaĝon dum la unuaj monatoj (septembro de 1936); kelkaj desktruloj (aŭ nur burĝoj aŭ terposedantoj aŭ samfamilianoj) estis mortpafitaj antaŭ tiu monato kaj multaj pli da maldekstruloj aŭ nur kamparanoj post ĝi kaj dum kelkaj jaroj. La najbara Don Benito restis en respublika flanko ĝis 1938, do dum 2 jaroj estis "landlimo", militfrunto kaj nenies tero inter ambaŭ lokoj.

Toponimio redakti

Laŭ kelkaj fakuloj, la nomo de Guareña devenas de nomo de rivero, kiel ĉe la franca Garonne. La fonetika elpaso de la duobla nn al ñ (nj), la akcenta o diptongiĝas kiel ue, kaj iĝas Garueña. La u de ue suferas metatezon, konvertinte la unuan silabon en ua, resultando Guareña. Tamen aliaj fakuloj opinias, ke ĉar la vilaĝo estis ligita al rojo kiu pasis tra la vilaĝo, aktuale kanalizita, eble la unua silabo devenas reale de la araba termino Guad, kiu signifas rivero.

Demografio redakti

Demografia evoluo de Guareña inter 1591 kaj 1996

1591 1787 1829 1857 1962 1986 1996

2.145 2.524 3.946 5.234 10.323 7.787 7.395

En 1591 Guareña havis 2.145 loĝantojn, en 1787 atingis 2.524, kaj 3.946 en 1829. La kresko daŭris kaj en 1857 atingis 5.234; jam en 1962 atingis sian demografian pinton kun 10.323 loĝantoj. Post tiam la elmigrado, kiu okazis en la tuta regiono, okazis ankaŭ en tiu municipo kvankam malpli ol en aliaj zonoj; en 1986 la populacio estis de 7.787 loĝantoj, laŭ la censo de 1996 de 7.395 loĝantoj kaj en 2007 de 7.326 loĝantoj.

Klimato redakti

La klimato estas de tipo mediteranea subtropika, kun averaĝaj temperaturoj jare de 16,6 °C. La vintroj estas mildaj kun averaĝaj temperaturoj de 8,8 °C, kun absolutaj malplej altaj temperaturoj de −4 °C. Someroj estas sekaj kaj varmaj kun sezona averaĝa temperaturo de 24,9 °C kaj malplej altaj temperaturoj de 40-42 °C. La mezaveraĝa jare pluvo estas de 529,3 mm.

Ekonomio redakti

La ĉefa ekonomia agado estas la agrikulturo. Tiu sektoro spertis gravajn ŝanĝojn je la profito de la surfaco, sumante al la teroj jam akvumitaj el 1960 al 1986, tiujn kiuj lastatempe troviĝas sub procezo de parceliĝo por la nova kanalo kiu trapasas la distrikton. Ankaŭ la brutobredado estas grava, sed ne tiom kiom la agrikulturo. La industria sektoro ne estis tre disvolvigita, kvankam estis en la 1960-aj jaroj fabrikoj de sapo, oleorestaĵoj, faruno, komercado de vinberoj ktp., kaj nune estas fabrikoj de kemiaĵoj, mebloj ktp.

Monumentoj redakti

 
Retablo de la ĉefa preĝejo de Guareña.

Aktuale Guareña estas tipa vilaĝo de la Malsupra Ekstremaduro. En Guareña elstaras eĉ de malproksime la impresa preĝejo de Sankta Maria laŭ planoj ŝajne de fama arkitekto Herrera (17-a jarcento) kaj ties stilo, kun ununura granda navo kaj barokeca retablo de la loka pentristo Julián Palencia Cortés. Estas ankaŭ interesa la konstruaĵo de la Urbodomo kun fasado klasikisma el granito (teretaĝo de la 18-a jarcento).

Estas ankaŭ la kapelo de Sankta Gregorio, domego de riĉaj kamparanoj kun granitaj ornamaĵoj.

Gravuloj redakti

Estis elstaraj guarenanoj la poeto Luis Chamizo Trigueros, la poeto kaj filozofo Eugenio Frutos, la poeto Braulio Ducasse kaj la muzikisto José Maria Mancha Mancha.

Vidu ankaŭ redakti