La gubernio Basra (arabe محافظة البصرة, latinliterigo laŭ DMG Muḥāfaẓat al-Baṣra) estas unu el sume 18 gubernioj de la ŝtato Irako. Laŭ takso pri la jaro 2008 ĝi havis 1 500 000 loĝantojn. Administra centro estas la urbo Basra (aŭ al-Basra). La teritorio kovras areon de 19 070 kvadrataj kilometroj. La gubernio troveblas en la pleja sudoriento de la lando, borde de la Persa Golfo kaj de la rivero Ŝatt al-Arab, oriente havas vastan limon al Irano kaj sude al Kuvajto.

Gubernio Basra
Gubernio
Flago
gubernio de Irako [+]

LandoIrako

ĈefurboBasra
- koordinatoj30° N, 47° O (mapo)30.36666666666747.366666666667Koordinatoj: 30° N, 47° O (mapo)
Areo19 070 km² (1 907 000 ha) [+]

Loĝantaro2 405 434 [+] (2009)
Denseco126,14 loĝ./km² [+] [+]

ISO 3166-2IQ-BA

Gubernio Basra (Tero)
Gubernio Basra (Tero)

Gubernio Basra (Irako)
Gubernio Basra (Irako)
DEC

Map
Gubernio Basra

Vikimedia Komunejo:  Basra Governorate [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La gubernio konsistas el la sekvaj 6 distriktoj:

Gravaj urboj estas Um-Kasr, Harta ktp. En la urbeto Kurna laŭ popola kredo situis la Arbo de la sciado pri la bono kaj la malbono el la legenda paradizo de la Genezo.

La 15-an de oktobro 2005, el 691 024 balotrajtaj gubernianoj 96,02 procentoj voĉdonis favore de la nova ŝtata konstitucio.