La gubernio Ninivo (arabe محافظة نينوى, latinliterigo laŭ DMG Muḥāfaẓat Nīnawā) estas unu el sume 18 gubernioj de la ŝtato Irako. Laŭ takso pri la jaro 2010 ĝi havis 3 208 696 loĝantojn. Administra centro estas la urbo Mosulo. La teritorio kovras areon de 32 308 kvadrataj kilometroj, kaj situas en la nordokcidento de la lando. Ĝi nomatas laŭ la antikva urbo Ninivo, ĉefurbo de la regno Asirio.

Gubernio Ninivo
Gubernio
gubernio de Irako [+]

LandoIrako

ĈefurboMosulo
- koordinatoj36° N, 42° O (mapo)3642.466666666667Koordinatoj: 36° N, 42° O (mapo)
Areo36 700 km² (3 670 000 ha) [+]

Loĝantaro3 106 948 [+] (2009)
Denseco84,66 loĝ./km² [+] [+]

ISO 3166-2IQ-NI

Gubernio Ninivo (Tero)
Gubernio Ninivo (Tero)

Gubernio Ninivo (Irako)
Gubernio Ninivo (Irako)
DEC
Gubernio Ninivo
Gubernio Ninivo

Map
Gubernio Ninivo

Vikimedia Komunejo:  Nineveh Governorate [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La gubernio konsistas el la sekvaj 9 distriktoj:

  • Akre
  • Baaĝ (aŭ Al-Baaĝ)
  • Hamdanija (aŭ Al-Hamdanija)
  • Hatra
  • Mosulo
  • Sinĝar
  • Ŝiĥan
  • Tal Afar
  • Tilkaif

La 15-an de oktobro 2005, el 718 758 balotrajtaj gubernianoj 55,08 procentoj voĉdonis malfavore de la nova ŝtata konstitucio.

Vidu ankaŭ redakti