Gudenå estas rivero en Jutlando, Danio, kun longo de ĉ. 176 km, tiel ĝi estas la plej longa rivero de Danio. Ĝi havas la akvokolektan areon de 2.643 km².

Gudenå
small river • Marborda rivero
Bazaj informoj
Longeco 149 km
Fluo
Geografio
Landoj Danio
Regionoj Randers Municipality
vdr
Gudenå dum vintro

Ĝi fontas 65 m super la marnivelo en Tinnet Krat, nordokcidente de Tørring kaj alfluas ĉe Randers al Randers-fjordon. Apud la rivero situas la urboj Ry, Silkeborg, Bjerringbro kaj Langå, kie alfluas ankaŭ la rivereto Hadsten Lilleå.

Gudenå estiĝis antaŭ ĉ. 15.000 jaroj dum la lasta glaciepoko. Ĝia ĉirkaŭo donas lokon por valora faŭno kaj flaŭro kaj tiel ĝi estas hodiaŭ sub pejzaĝa protekto.

La rivero havis gravan historian kaj ekonomian signifojn por loĝantoj de Jutlando. La rivero servis por transporto, sed ankaŭ por energioproduktado.

Pro ĝia belega pejzaĝo, ĝi estas tre ŝatata turisma celo en la someraj monatoj, precipe por fiŝkaptado kaj kanuado.