Gudrita kartono (gudra, bitumena, tegmenta papero, kartono; gudropapero, gudrokartono, bitumkartono) estas kartono, je kiu estas alsorbita bitumo kaj kiu tiel servas kiel malsekec-izolaĵo inter la konstruelementoj. Oni almiksas ankaŭ krudajn erojn de sablo, fajnan gruzonardezosplitaĵojn, por atingi pli bonan rezistecon kontraŭ defrotado kaj ultraviola radiado[1].

Forigo de tegmenta kartono
Demeto de kunluteblaj gudrokartonoj.

Malkovro redakti

La konstruisto Friedrich Wilhelm Buttel proponis en 1842 la gudritan kartonon por kovrado de la plataj tegmentoj.

Tipoj redakti

  • La normala gudrokartono, demetita nur simple, ne helpas kontraŭ akvopenetrado.
  • La lutebla gudrokartono havas grandan centonon je bitumeno, tiel ĝi estas kunlutebla al akvorezista surfaco.

Materialo redakti

Pro sandamaĝa kaj ekologiaj efikoj, oni ne plu uzas ŝtonkarban gudron tiucele. Tiu estas kanceriga materialo. Ekde komenco de la 1970-aj jaroj, oni uzas bitumon, precipe polimerbitumon. Tiel la gudrokartonoj estas tute liberaj de gudro.

Referencoj redakti

  1. Roofing materialo en moderna konstruo. Arkivita el la originalo je 2021-04-19. Alirita 2021-03-28.