Guido Gezelle
Guido Gezelle | |||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||||||
Guido Gezelle | |||||||||
Naskonomo | Guido Pieter Theodorus Josephus Gezelle | ||||||||
Naskiĝo | 1-an de majo 1830 en Bruĝo | ||||||||
Morto | 27-an de novembro 1899 (69-jaraĝa) en Bruĝo | ||||||||
Tombo | Centra Tombejo de Bruĝo vd | ||||||||
Religio | katolikismo vd | ||||||||
Lingvoj | nederlanda • okcidentflandra • angla • franca • germana • latina • greka vd | ||||||||
Loĝloko | Bruĝo • Roeselare • Bruĝo • Bruĝo • Bruĝo • Bruĝo • Bruĝo • Kortrejko • Kortrejko • Kortrejko • Kortrejko • Kortrejko • Bruĝo • Bruĝo vd | ||||||||
Ŝtataneco | Belgio vd | ||||||||
Alma mater | Klein Seminarie Roeselare • Grandseminario de Bruĝo • Episcopal College Our-Lady Ter Duinen • Q121735029 vd | ||||||||
Familio | |||||||||
Patro | Pieter Jan Gezelle vd | ||||||||
Patrino | Monica De Vriese vd | ||||||||
Gefratoj | Louise Gezelle • Florence Gezelle • Romaan Gislijn Gezelle • Joseph Gezelle vd | ||||||||
Parencoj | Maria Magdalena Gezelle • Maria Constantia Gezelle • Maria Josepha Gezelle • Catherine de Kyvere • Maria Philomena Lateur • Marie Elise Amandine Lateur • Dymphna Gezelle • Hortense Gezelle • Philomena De Smet • Pieter Jozef Gezelle • Anna Theresia Morice • Jozef De Vriese • Isabella Rosa De Riemaecker • Clara De Vriese • Coleta De Vriese • Amelia De Vriese • Josephus De Vriese • Karel De Vriese • Eugenius De Vriese • Leon De Vriese • Rosalie Van Craeymeersch • Reine De Bal • Jacobus Gezelle • Pieter Frans Gezelle • Catharina Gezelle • Michaël Dominique Gezelle • Maria Theresia Debusschere • Constantia Franciscus Dilgat • Barbe Theresia Malfait • Charles Louis Dedeurwaerder • Jozef Gezelle • Georges Gezelle • Caesar Gezelle • Mathilde Gezelle • Stijn Streuvels • Karel Lateur • Maria Louisa Lateur • Camille Henri Joseph Lateur • Melanie De Vriese • Mathilde De Vriese • Mathilde De Kyvere • Ludovica Giselina De Vriese • Maria Theresia De Vriese • Karel De Vriese • Karel Lodewijk De Vriese • Karel Lodewijk De Vriese • Mathilde Guislena De Vriese • Theodorus De Vriese • Felix Rigardus De Vriese • Henricus De Vriese • Clementia De Vriese • Gustavus De Vriese vd | ||||||||
Profesio | |||||||||
Alia nomo | Spoker • Trim • W(est) Vl(aming) • Loquela vd | ||||||||
Okupo | poeto • lerneja majstro • verkisto • katolika sacerdoto • filologo • folkloristo • spiritual director • position classification of teachers • curate • politika ĵurnalisto • profesoro • prorector • tradukisto • redaktoro vd | ||||||||
Aktiva en | Roeselare • Bruĝo • Kortrejko • Bruĝo vd | ||||||||
Verkado | |||||||||
Verkoj | Rijmsnoer om en om het jaar ❦ Kerkhofbloemen ❦ Gedichten, gezangen en gebeden ❦ Tijdkrans ❦ Laatste Verzen ❦ Liederen, eerdichten et reliqua ❦ Vlaemsche Dichtoefeningen ❦ XXXIII kleengedichtjes ❦ Van den kleenen hertog ❦ De doolaards in Egypten ❦ The Song of Hiawatha ❦ Goddelijke beschouwingen ❦ Rond den heerd : een leer- en leesblad voor alle lieden. ❦ 't Jaer 30 ❦ 't Jaer 70 ❦ Loquela ❦ Biekorf. ❦ Q121735414 ❦ Q121735460 ❦ Woordentas vd | ||||||||
| |||||||||
La planita tempo por plenumi skriptojn pasis.
Guido Pieter Theodorus Josephus GEZELLE (naskiĝis la La planita tempo por plenumi skriptojn pasis. en Bruĝo, mortis samurbe la La planita tempo por plenumi skriptojn pasis.) estis flandra lirika verkisto, satiristo, lingvisto, ĵurnalisto kaj tradukisto. Li precipe konatiĝis pro siaj poemoj pri la naturo kaj sia figura lingvaĵo. Deveno redaktiLia patro, Pieter-Jan (1791 - 1871), originis el Heule (apud Kortrijk) kaj laboris kiel ĝardenisto en la malgranda seminario (mezlernejo preparanta al plua studado en seminario) de Roeselare. Poste li laboris en Bijloke-hospitalo en Gent kaj 37jaraĝa li iĝis gardenisto ĉe bruĝa familio Th. Van de Walle. Lia patrino, Monica De Vriese (1804 - 1875), estis filino de farmista familio el Wingene. Ili geedziĝis La planita tempo por plenumi skriptojn pasis. kaj ekloĝis en Rolweg, kie ili povis okupi parton de la somerdomo de la familio Van de Walle. Guido Gezelle estis la onklo de la flandra verkisto Stijn Streuvels (Frank Lateur). Biografio redaktiRoeselare redaktiLi estis ordinita pastro en Brugge en 1854, sed jam antaŭe li iĝis instruisto en la malgranda seminario de Roeselare. Li i.a. instruis natursciencojn kaj lingvojn kaj respondecis pri grupo de angladevenaj lernantoj. Dum du lernejaj jaroj (1857 - 1859) li tie estris la poesis-klason (la antaŭlastan klason de la mezlernejo).En favora kultura etoso kaj stimulata de sia estroj, li provis evoluigi sendependan okcidentflandran lingvon, kiu laŭ li estis tre proksima al la malnova Nederlanda lingvo. La nederlandan li trovis tro holanda kaj tro protestanta. Ekde 1858 ekestis liaj unuaj versaĵaroj Kerkhofblommen (Tombejaj floroj) kaj Dichtoefeningen (Poemekzercoj). Brugge redaktiĈiam Gezelle deziris iĝi katolika misiisto en Anglio sed lia revo ne realiĝis. Tamen, en 1860 li iĝis profesoro ĉe nove fondita angla seminario en Brugge. Jam en 1861 la seminario estis malfondita kaj samjare li faris sian unuan vojaĝon al Anglio, laŭ invito de kardinalo Nicholas Wiseman. En 1862 kaj 1863 sekvas pliaj restadoj en Anglio. En 1865 li iĝis vicparoĥestro. En la sama jaro li estis, kun James Weale, kunfondinto de "Rond den Heerd" (Ĉirkaŭ la fajrujo), historia-kultura revuo. De 1864 ĝis 1870 li estis, plimalpli kaŝe, la ĉefrespondeculo de la ekstrem-katolika kaj kontraŭ-libarala gazeto "'t Jaer 30" (La jaro 30; en 1830 Belgio iĝis sendependa). La jaroj 1868 - 1872 estis malfacilaj: la katolika partio perdis la komunumajn elektojn (1869), la patro de Gezelle mortis (1871), Gezelle malsaniĝis kaj envolviĝis en kelkaj skandaloj. Kortrijk redaktiEn 1872 Gezelle estis nomumita vic-paroĥestro en Kortrijk. Tio estis ora tempo por li. Apud liaj oficialaj taskoj restis tempo por lingvostudado (Loquela, monata revuo en kiu li aperigis malnovajn flandrajn vortojn) kaj poezio (i.a. la versaĵaroj Tijdkrans (Tempokrono, 1893) kaj Rijmsnoer (Rimperlaro, 1897). En 1886 aperis lia traduko de Hiawatha de Henry Wadsworth Longfellow. En 1896 episkopo Waffelaert petas Gezelle traduki sian teologian verkon Meditationes Theologicae nederlanden. Estis malfacala tasko kiun Gezelle nur parte povis plenumi. Brugge redaktiEn marto 1899 Gezelle iĝis direktoro de angla monaĥinejo en Brugge. En septembro li faris, kun Waffelaert, sian sesan kaj lastan vojaĝon al Anglio. La La planita tempo por plenumi skriptojn pasis. Gezelle mortis post kelksemajna malsano. Literatura situo redaktiDum la 19a jarcento la flandra literaturo disvolviĝis precipe ĉirkaŭ la kernoj Antwerpen, Bruselo kaj Gent kaj estis parte dependa de francaj kaj nederlandaj ekzemploj. Kontraŭe, la iom izolita Okcident-Flandrio klopodis konservi la historion, la lingvon kaj la katolikan religion de la propra regiono. Gezelle estis elstara figuro de tiu partikularismo. Li estis de kampara origino kaj bone konis la naturon. Per memstudado kaj restado en erudiciaj medioj li iĝis persono kun multflankaj, sed precipe lingvaj kapabloj. Malfacilas doni al li lokon en la tradiciaj kategorioj. Gezelle estas ĝis hodiaŭ konsiderata unu el la plej gravaj poetoj kaj kreinto de la moderna nederlanda poezio. Tradukoj en Esperanto redakti
Literaturo redakti(eo) Petro Desmet, Gezelle - Tyneverum, Tradukado - literaturanalizo. Eseo kun multe da ekzemploj pri poemoj de la flandra verkisto Guido Gezelle esperantigitaj de Hector Vermuyten (Tyneverum), FEL, 2023, 99 paĝoj, ISBN 9789077066768[1] Eksteraj ligiloj redakti
Referencoj redakti
|