Guido de Arezzo (ankaŭ: Guido d'Arezzo la pli maljuna, (Guido) Aretinus kaj Guido Monaco, esperantigite ankaŭ: Gŭido el Areco; * ĉirkaŭ 992; † necerta: 17-an de majo 1050) en Avellano estis benediktana monaĥo, muzikteoriisto kaj instruisto.

Guido de Arezzo
Persona informo
Guido Aretinus
Naskiĝo ĉirkaŭ 992
en Areco, March of Tuscany,  Sankta Romia Imperio
Morto ĉirkaŭ 1050
en Areco, March of Tuscany,  Sankta Romia Imperio
Lingvoj latina vd
Profesio
Okupo muzika teoriisto • muzikologo • komponistoinventistoverkistomonaĥo vd
Laborkampo muziko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Antaŭ 1020 Guido de Areco eniris la monaĥejon Santa Maria en Pomposa ĉe Ferrara, kie li studis la traktaĵojn de Odo, abato de St.-Maur. En 1023 aŭ 1025 li forlasis la monaĥejon kaj fariĝis instruisto de la katedrala lernejo de Arezzo sub episkopo Teobaldo de Arezzo (1023-36).

En 1025 kaj 1026 ekestis la ĉefa verko de Guido de Arezzo Micrologus de disciplina artis musicae. Supozeble en 1028 Guido de Arezzo transdonis al papo Johano la 19-a (1024-33) laŭ ties invito en Romo ekzempleron de sia Antiphonarium, ankoraŭ verkita en Pomposa. La antaŭparolo de la verko unuafoje priskribas la muziknotacion baziĝantan sur kvar linioj en tercia distanco, inventitan de Guido de Arezzo. En sia posta verko „Epistola Guidonis Michaeli monacho de ignoto cantu directa“ li klarigis la teknikon konatan nun kiel solmizado, kanti la tonojn de heksakordo kun la unuaj silaboj de la linioj de la Johano-himno Ut queant laxis (8-a jarcento, la melodio supozeble devenas de Guido mem) - tiam ut, re, mi, fa, sol, la, nun pliampleksigita per la kiel do alinomita ut al gamo do-re-mi-fa-so-la-ti-(do).

Antaŭ Guido de Arezzo oni uzis por la muzika notado signojn (neŭmojn), kiuj ne informis pri la ekzakta daŭro aŭ alteco de tono. Oni tradiciis la melodian buŝe. La novigo de Guido trafus en la monaĥejo Pomposa sur kontraŭstaro, ĉar la monaĥoj timus pri la perdo de ekskluziveco de sia muzika scio.

Laŭ atesto de Sigeberto de Gembloux (ĉ. 1105 kaj 1110) la guida mano, memorilo, kiu algrupigas al ĉiu fingromembro unu tonŝtupon, devenas de Guido de Arezzo.

La plej gravaj novigoj de Guido de Arezzo redakti

 
La Johano-himno kiel kvarlinia notsistemo kaj C-klefo sur la komenco de ĉiu dua linio; en grasa skribo la komencaj silaboj de ĉiu duonverso, kiuj konsistigas la solmizosilabojn

Notacio sur kvar linioj redakti

Antaŭ Guido de Arezzo jam ekzistis la flava C-linio kaj la ruĝa F-linio. Kantisto sciis helpe de ĉi tiuj linioj, kie troviĝas la duontonpaŝoj. La novigo de Guido nun estis, ke li ŝovis inter la du kolorajn liniojn unu nigran. Nun ekzistis notlinioj en tercia distanco, kiel oni uzas ilin ankoraŭ nuntempe. Se tio ne sufiĉus, Guido rekomendis meti kvaran linion super aŭ sub ilin. En ĉi tiu kvarlinia formo la gregoriaj ĉantoj tradaŭris jarmilon kaj eĉ nuntempe povas esti legataj senprobleme.

Li ankaŭ enmetis anstataŭ la kolorajn linioj klefojn (C-klefo kaj F-klefo). Ĉi tiu sistemo kun notlinioj en tercidistanco tiam venkis kaj ankaŭ nuntempe uzatas.

Tonskalo redakti

La tonskalo, kiun tiam Guido de Arezzo uzis, nomis relativajn tonaltojn kaj estis evoluigita per unukordilo:

Γ A B C D E F G a b h c d e f g aa bb hh cc dd ee

Estas okulfrape, ke ekzistas b kaj h. Tiam oni neniam uzis ilin en la sama melodio, tamen ili estis necesaj por realigi trian duontonpaŝon.

Heksakordosistemo redakti

Surbaze de la supre nomita tonskalo Guido de Arezzo evoluigis sesŝtupajn gamojn, la t.n. heksakordojn. La apartaĵo de ĉi tiuj heksakordoj estis, ke ili enhavis nur unu duondonpaŝon, nome inter la tria kj kvara tonoj. Se oni provas enmeti ĉi tiujn heksakordojn en la supre nomatan tonskalon, tio sukcesos tri fojojn:

Ekde C - A: Ĉi tiun heksakordon oni nomis hexachordum naturale.

Ekde F - D ( super b; h forfalas): Ĉi tiun heksakordon oni nomis hexachordum molle.

Ekde G - E ( super h; b forfalas): Ĉi tiun heksakordon oni nomis hexachordum durum.

Tra la tuta tonskalo rezultiĝas nun sep heksakordoj transirante unu en la alian.

Solfeĝo redakti

De Guido de Arezzo devenas la solfeĝo. Li donis al ĉiu tono de heksakordo tonsilabon. El la Johano-himno (8-a jarcento) Ut queant laxis li prenis pokaze la unuan silabon de duonverso: ut-re-mi-fa-sol-la. Inter [mi] kaj [fa] estis la duontonpaŝo.

Kiel kantinstruisto Guido de Arezzo volis plimallongigi la longan lernodaŭron por gregoriaj ĉantoj. Monaĥo tiutempe bezonis pli ol dek jarojn, antaŭ ol li povis kanti ĉiujn ĥoralojn, ĉar li devis parkerigi la melodiojn. Helpe de la kvarlinia notsistemo farab Guido de Arezzo kaj liaj heksakordoj kantataj laŭ tonsilaboj, la lernotempo por la ĥoraloj mallongiĝis ekde dek jaroj al (laŭ Guido mem) "unu jaro".

Citaĵoj redakti

 
 Musicorum et cantorum magna est distantia.

Isti dicunt, illi sciunt, quae componit musica.

Nam qui facit, quod non sapit, definitur bestia. 


 
 La diferenco inter muzikistoj kaj kantoroj estas granda.

La unuaj redonas, la aliaj komprenas, kion kunmetas la muziko.

Ĉar kiu faras ion, kion li ne scias, estas difinita kiel besto. 

Portreto redakti

  • 1882 Bronzmedalo, 49 mm, de Luigi Gori: antaŭa flanko: GUIDO <> MONACO --- Barbohava brustbildo en monaĥorobo maldekstren, signita: LUIGI GORI INC. Malantaŭa flanko: IL SETTEMBRE MDCCCLXXXII / AREZZO --- Tri ŝildoj sur laŭro- kaj kverkobranĉo. Literaturo: Niggl 774.

Vidu ankaŭ redakti

Verkoj (elekto) redakti

  • Micrologus de disciplina artis musicae
  • Prologus in Antiphonarium
  • Epistola ad Michaelem, siehe Weblinks

Literaturo redakti

  • Angelo Rusconi (Hrsg.): Guido d'Arezzo, monaco pomposiano. Olschki, Florenz 2000, ISBN 88-222-4954-2

Eksteraj ligiloj redakti