Guillaume Farel (naskiĝis en 1489 en GapDaŭfenio, mortis la 13-an de septembro 1565 en Neŭŝatelo) estis franca teologo kaj pastoro

Guillaume Farel
Persona informo
NomoGuillaume Farel
Dato de naskiĝo1489
NaskiĝlokoGapDaŭfenio
Dato de morto13-a de septembro 1565
MortolokoNeŭŝatelo
Aĝo je morto76
Okupoj kaj profesioj
Okupojteologo kaj pastoro
Geografio
Ŝtatofranca
Lingvoj
Parolata lingvofranca lingvo [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Guillaume FAREL, denaske Gillaume FAREL, estis franca evangeliisto kaj fondinto de la Reformita Eklezio en la kantonoj de Neŭŝatelo, Berno, Ĝenevo kaj Vaud en Svislando. Li plej famiĝis kiel la homo, kiu en 1536 konvinkis Jean Calvin resti en Ĝenevo kaj reveni tien en 1541, post lia forpelo en 1538.

Farel kaj Calvin kune influis la ĝenevan registaron tiel multe, ke ĝi fariĝis teokratia reĝimo, kien rifuĝis protestantoj. Kune kun Calvin, Farel klopodis trejni predikistojn, kiuj disvolvis la novan protestantan kredon al aliaj landoj, precipe al Francio.