Gulács
Gulács [gulAĉ] estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg, en Distrikto Vásárosnamény.
Gulács | |||
---|---|---|---|
vilaĝo en Hungario | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 4842 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 949 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 41 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 5′ N, 22° 28′ O (mapo)48.08333333333322.466666666667Koordinatoj: 48° 5′ N, 22° 28′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 23,34 km² (2 334 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Gulács [+] | |||
Bazaj informoj redakti
- Areo: 23 km²
- koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 48.0869/22.473
- Loĝantaro: 890
- Poŝtkodo: 4842
- Telefonprefikso: 45
Situo redakti
La vilaĝo situas sur ebenaĵo, inter dekstra bordo de Tiso (sen trapasejo) kaj Ukrainio, laŭ flankovojoj.
Historio redakti
La vilaĝo estis loĝata dum la pratempoj. La unua mencio devenis el 1327. La kampoj longe apartenis al familio Gulácsy (gulAĉi). En 1654 en nobeldomo de Gulácsy okazis kunsidoj departementaj. La rivero ofte inundis, aparte menciindaj en 1948 kaj en 2001.
Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, kuracejo, biblioteko, policano.
Vidindaĵoj redakti
- gotika kalvinana preĝejo (Gulács), en 1860 trakonstruita
- arbaro
Famuloj redakti
En Gulács naskiĝis skulptisto Lajos Imre Nagy.