Gulaoj estas afrik-usonanoj homoj, parolantaj la gulaan lingvon, kiu baziĝas je angla lingvo kaj estas kreola lingvo. Ĝi estas parolata en Usono en la marbordaj regionoj de Florido, Norda Karolino kaj Georgio. Etaj parolagrupoj vivas en Detroit kaj New York. En 1977 parolis ĝin ĉ. 125 000 homoj.

Gulaoj
kreola lingvomoderna lingvo • lingvo
kreola lingvo bazita de angla lingvo
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 gul
  Glottolog gull1241
Angla nomo Gullah
Franca nomo gullah
vdr
Gullah

Unu el la celoj de Etnologue, konsultlibro pri la lingvoj de la mondo, eldonita de la Somera Instituto de Lingvistiko de Usono, estas listigo de lingvoj, kiuj ankoraŭ bezonas tradukadon de la biblio. Utiligas tiujn donitaĵojn du organizaĵoj, la Wycliffe-Bibliotradukistoj kaj Ia Somera Instituto de Lingvistiko, ambaŭ dediĉitaj al konvertado de paganoj al kristanismo. Por efektivigi tiun vastan kaj longdaŭran kampanjon de evangelizado, estas necese unue traduki la biblion aŭ partojn de ĝi, en kiel eble plej multajn lingvojn. La unua grupo de misiistoj-tradukistoj alprenis por sia titolo la nomon de John Wycliffe [Ĝon Ŭiklif] (proks. 1330-1384), angla teologo, filozofo, eklezia reformanto kaj la iniciatinto de la unua kompleta traduko de la biblio en la angla lingvo. Inter aŭgusto 1380 kaj la somero de 1381 Wycliffe, kiel kleriko en la Reĝina Kolegio de la Universitato de Oksfordo, okupiĝis pri planoj traduki la biblion kaj fondi ordenon de Malriĉaj Predikantoj, kies tasko estos porti la biblian veron al la popolo kaj tiel havigi la leĝon de Dio al ĉiu homo kapabla legi. La nuntempaj Wycliffe-Bibliotradukistoj pluportas Ia torĉon de sia antaŭulo el la 14a jarcento sur tutmonda skalo.

Labormetodo redakti

La misiistoj en ambaŭ organizaĵoj, informiĝinte pri gentoj kaj triboj, en kies lingvo ankoraŭ ne ekzistas traduko de la biblio, taskas al lingvistoj fakan priskribon de la koncernaj lingvoj, kaj, manke de ekzistanta skribsistemo, ellaboron ankaŭ de alfabeto. Kiam venas decido okupiĝi pri specifa etna grupo, la traduklaboro same kiel la prozelitismo disvolviĝas en misiistaj bazoj situantaj en la regionoj, kie loĝas la ankoraŭ ne kristanigitaj indiĝenoj. Kvankam la rezultoj de Ia esploroj de pluraj eminentaj lingvistoj servas al la misiistoj por praktikaj celoj kiel nemalhavebla bazo de ilia traduklaboro, la vortlistoj kaj gramatikaj analizoj estas ankaŭ valora kontribuaĵo sur la tereno de la lingvistiko, ĉar temas pri ekzotaj lingvoj ankoraŭ ne adekvate priskribitaj en la lingvistika fakliteraturo.

La gulaoj kaj ilia lingvo redakti

Unu el la indiĝenaj lingvoj de Usono, bezonanta biblian tradukon, estas la gulaa, parolata de proksimume 250 000 nigruloj loĝantaj sur la maraj insuloj de la ŝtatoj Sud-Karolino, Georgio kaj Florido kaj ankaŭ sur la apuda kontinenta bordo. Konataj en la angla kiel Gullahs [Gulaz] kaj ankaŭ Geechees [Giĉiz], ambaŭ okcidentafrikaj tribaj nomoj, la gulaoj estas posteuloj de antaŭaj sklavoj. Blankuloj, kiuj en la unua tempo aŭdis la gulaojn paroli, supozis, ke la multaj nekompreneblaj vortoj, kiujn ili uzis, rezultis simple el misprononcado de la angla lingvo. Tamen, pli profunda lingvistika analizo rivelis, ke la gulaa estiĝis kiel angla piĝina bazo karakteriza de la parolado de britaj koloniantoj de la 17a kaj 18a jarcentoj kun aldono de leksikaj elementoj kaj kelkaj gramatikaj formoj derivitaj de diversaj okcident-afrikaj lingvoj. Tiu gulaa piĝino evoluis sur la komercaj vojoj, laŭ kiuj la sklavoj venis al Ameriko. Poste, la gulaa, fariĝinte la gepatra lingvo de pluraj generacioj, akiris la statuson de kreola lingvo. Proksimume 6000 afrikaj vortoj estis identigitaj en la gulaa. Iliaj parolantoj simpligas anglajn vortojn kaj gramatikajn konstruojn, parolas rapide sen la karakteriza sud-usona paroltrenado, kaj uzas intonacion malsimilan al tiu de la angla. Jen frazo en la gulaa lingvo kun tradukoj:

  • Gulaa: Umachil' nyamnyam fufu an t'ree roll-roun, but 'e ain't been satify.
  • Angla: the child ate mush and three bíscuits, but she wasn't satisfied.
  • Esperanto: La infano manĝis kaĉon kaj tri bulkojn, sed ŝi ne estis sata. Malgraŭ antaŭdiroj, ke la gulaa lingvo estas destinita formalaperi pro lastatempa ekonomia disvolviĝo sur la insuloj, kiu metos finon al ilia izoliteco, la lingvo ŝajne havas la povon rezisti al tiaj ŝanĝoj.

Traduko de la biblio redakti

Sur la izolita insulo Sankta Helena, ĉe la marbordo de Sud-Karolino, malgranda grupo da volontuloj dediĉas sin al la traduklaboro, kiu komenciĝis antaŭ dek kvar jaroj kaj bezonas ankoraŭ multajn jarojn por atingi sian finon. La traduk-projekto estis iniciatita en proksimume 1980 fare de la tieaj loĝantoj, kiuj pasigis multe da tempo laborantaj kun la Wycliffe-Bibliotradukistoj. La estro de la tradukteamo, pastro Ervin Green [Grin], kiu loĝas en la regiono, atentigas, ke kvankam la celo de la projekto estas evangelizado, la kreo de biblio en la gulaa kontribuas ankaŭ al la evoluigo de sento de fiereco pri la kulturo kaj la lingvo.

Vidu Ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti