paganismoislamokristanismo

La gumuzoj estas etno kiu vivas en la provincoj Benishangul-Gumuz en Etiopio kaj Fazogli en Sudano. La nombro de iliaj anoj estas proksimume 121.000. En la pasinteco oni kunigis ilin kun aliaj etnoj, kiuj vivas laŭlonge de la limo inter Sudano kaj Etiopio sub la nomo Shanqella.

Gumuzoj
etno
Komo people
Suma populacio
226 000
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
Gumuz
Religio
vdr
Gumuzoj.

La gumuza lingvo apartenas al la nil-saharaj lingvoj. Multaj gumuzoj vivas en la arbustsavano. Laŭ la memoro tradiciita en la etno ili antaŭe vivis en la okcidenta parto de la provinco Goĝamo (Gojam].

Migra kampokultivado, ĉasado kaj kolektado estas la ekzistobazo de la gumuzoj. Krom tio ili estas konataj pro ilia fandado de fero. Ili kultas la naturon, dio kaj la suno por ili estas samsignifaj. Dum ceremoniaj eventoj ili portas por honorado sunombrelojn.