Guna Yala estas indiĝena regiono (formale nomata komarko) en Panamo. Hispane, oni tradicie ĝin skribas "Kuna Yala", kaj ĝis la mezo de la 20-a jarcento ĝi ofte hispanlingve titoliĝis laŭ antaŭa, koloniisma nomo "San Blas", al kiu ankoraŭ nun aludas la nomo de la insuloj de San Blas el proksimume 378 insuloj kaj sablaj insuletoj ĉe la marbordo de la regiono. Temas pri unu el la du indiĝenaj regionoj en Panamo por la indiĝena popolo de Tuloj (hispane ankaŭ nomataj "kuna" aŭ "guna", tial la regiona nomo) - la alia estas Ŭargandio. Loĝantaro estas 32 446 personoj. La ĉefurbo de Kuna Yala estas El Porvenir.

Guna Yala
Indiĝena regiono
Flago
comarca of Panama • unua-nivela administra teritoria unuo • setlejo [+]

LandoPanamo

ĈefurboEl Porvenir
- koordinatoj9° N, 78° U (mapo)9.2961111111111-78.344166666667Koordinatoj: 9° N, 78° U (mapo) [+]
Areo2 358,2 km² (235 820 ha) [+]
Loĝantaro33 109 [+] (2010)

ISO 3166-2PA-KY

Guna Yala (Tero)
Guna Yala (Tero)
Situo de Guna Yala en Panamo

Guna Yala (Guna Yala)
Guna Yala (Guna Yala)
DEC
Guna Yala
Guna Yala

Map
Guna Yala
Vikimedia Komunejo:  Kuna Yala [+]
vdr

Inter la jaroj 1951 kaj 1954 la esperantlingva ĵurnalisto kaj mondvonaĝanto Tibor Sekelj esplorvizitis la tulojn de la insuloj de San Blas en la regiono, kaj menciis tiun viziton en sia verkaro.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.