Guntur (telugue గుంటూరు, urdue گنٹور) estas metropolo kaj universitata urbo en Barato, en subŝtato Andra-Pradeŝo kaj ĉefurbo de la Distrikto Guntur.

Guntur
city of India • urbego
Administrado
Poŝtkodo 522002–522006
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 647 508  (2011) [+]
Loĝdenso 14 141 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 16° 18′ N, 80° 27′ O (mapo)16.380.45Koordinatoj: 16° 18′ N, 80° 27′ O (mapo) [+]
Alto 30 m [+]
Areo 45,79 km² (4 579 ha) [+]
Horzono Barata Norma Horzono [+]
Guntur (Andra-Pradeŝo)
Guntur (Andra-Pradeŝo)
DEC
Guntur
Guntur
Situo de Guntur
Guntur (Barato)
Guntur (Barato)
DEC
Guntur
Guntur
Situo de Guntur

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Guntur [+]
vdr

Geografio redakti

Guntur etendiĝas sur ebenaĵo en meza kaj orienta parto de la lando. Hajderabado situas 266 km.

Historio redakti

Guntur kun la ĉirkaŭaĵo estas supozeble la plej frue konata regno en Sudhindio. La urbo estas hindua sankta ejo en la regiono, sed la regiono estas historie konata ankaŭ por la budhismo. Kun la apero de la eŭropanoj la grandurbo ekhavis nacian kaj internacian signifojn. Francoj alvenis en la 18-a jarcento, poste britoj venis en 1788. En 1890 la fervoja linio pretiĝis.

Ekonomio redakti

Guntur estas grava komerca centro en Hindio pri kotonoj, tabakoj kaj kapsikoj. En la industrio la plej grava estas farado de diversaj teksaĵoj. La ĉirkaŭaĵo estas tre fekunda.

Trafiko redakti

Guntur havas nek havenon, nek flughavenon, sed ĝi havas aŭtovojojn kaj fervojajn liniojn.

Klimato redakti

Guntur havas tropikan klimaton kun influo de musono, kiu komenciĝas en junio. La vintro daŭras de oktobro ĝis februaro. Jare pluvas po 989 mm.

Vidindaĵoj redakti

  • muzeo
  • parkoj
  • proksime de la urbo estas riĉaj diversaj vidindaĵoj
 
Vojo al hospitalo en Guntur