Per la nocio guragoj oni nomas aron de pluraj etnoj en Etiopio, kiuj konsideras sin kulture kaj historie kunapartenantaj.

Guragoj
etno
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

Ili parolas plurajn lingvojn, kiuj parte estas tre proksime parencaj unu al la alia kaj apartenas al la ŝemida lingvofamilio. Sed ili staras fonetike, leksike kaj gramatike sub forta influo de kuŝidaj lingvoj (10 vokalfonemoj kompare kun 7 en la amhara lingvo).

La guragojn la aliaj popoloj de Etiopio konsideras laboremaj kaj metie talentaj. Origine ili vivis en la fruktodonaj montaraj regionoj ĉirkaŭ Veliso, 100 km sudokcidente de Adis-Abebo, sed intertempe multaj el ili vivas kiel laboristoj en Adis-Abebo kaj aliaj urboj de Etiopio. La origina setleja regiono de la guragoj hodiaŭ estas parto de la etiopia sudprovinco (Regiono de nacioj, naciecoj kaj popoloj de la Sudo (SPNN), en kiuj multaj iom malgrandaj etnoj de sudokcidenta Etiopio estas kunigitaj.

La guragoj apartenas je proksimume samaj partoj al la etiopa-ortodoksa eklezio kaj al la islamo. La plej okulfrapa karakterizo de ilia memstara kulturo estas iliaj grandaj, rondaj domoj. Ilia nutrobazo estas la pulpo de la enseto ("falsa banano").

La origino de la popolo estas neklara; oni supozas, ke iliaj praavoj estis idoj de militekspedicianoj de la aksuma reĝlando en la sudan altan landon de la hodiaŭa Etiopio. Ilia nombro estas taksata 1,8 milionoj (du procentoj de la etiopia loĝantaro).