La Gurneja aglo, Aquila gurneyi, estas granda aglo de la familio de Akcipitredoj. Ĝi troviĝas en Novgvineo kaj apudaj pli malgrandaj insuloj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Gurneja aglo
Gurneja aglo
Gurneja aglo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Aquila
Specio: A. gurneyi
Aquila gurneyi
(Gray, 1860)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

Tiu aglo estas ĉefe malhelbruna al nigreca, kun pli palaj subaj partoj (ruĝecbrunaj) kaj flugilplumoj, helaj (sablokoloraj al blankecaj) kapo kaj subpugo kaj rondoforma vosto strieca sube. La kruroj estas flavaj kun nigrecaj ungoj. La beko estas griza, malhela pinte. Ties korpolongo estas 74 al 86 cm; kun enverguro de 1.7 al 1.9 m. Inoj estas pli grandaj ol maskloj.

Ties flugiloj ebeniĝas dum ŝvebado.

Ĝi manĝas mamulojn kiaj falangeroj.

Teritorio kaj habitato redakti

Gurneja aglo troviĝas en Novgvineo kaj apudaj insuloj okcidenten al Molukoj. Ĝi estis konstatita el la insuloj Saibai (Kvinslando) kaj Boigu al nordokcidenta Toresa Markolo, tiele metante ĝin en la birdolisto de Aŭstralio. Ĝi loĝas en pluvarbaroj, marĉarbaroj kaj apudaj kultivataj kaj marbordaj areoj.

Konservado redakti

La Gurneja aglo loĝas laŭ malaltaj populacidensecoj kaj ŝajne malpliiĝas malrapide pro habitatoperdo kaj degradado. Konsiderata estonta specio Preskaŭ Minacata. Listita ĉe CITES Apendico II.

Referencoj redakti

  • BirdLife International. (2006). Species factsheet: Aquila gurneyi. Downloaded from http://www.birdlife.org on 9/12/2006
  • Coates, B.J. (1985), The Birds of Papua New Guinea, Vol. 1, Non-Passerines. Dove: Alderley, Queensland. ISBN 0-9590257-0-7
  • Morcombe, Michael. (2000). Field Guide to Australian Birds. Steve Parish Publishing: Queensland. ISBN 1-876282-10-X