Gustaf Nils Algernon Stierneld

sveda nobelo, politikisto kaj diplomato

Gustaf Nils Algernon Stierneld (naskiĝis la 12-an de julio 1791 en Stokholmo, mortis 77-jara la 14-an de novembro 1868 en la sama urbo) estis sveda nobelo, politikisto kaj diplomato, kiu dufoje funkciis kiel ministro pri eksterlandaj aferoj de Svedio, de 1838 ĝis 1842 kaj de 1848 ĝis 1856. Li interalie estis membro de la universitato de Upsalo, de la universitato de Kiel kaj de la universitato de Edinburgo.

Gustaf Nils Algernon Stierneld
Persona informo
Naskonomo Gustaf Nils Algernon Adolf Stierneld
Naskiĝo 12-an de julio 1791 (1791-07-12)
Morto 14-an de novembro 1868 (1868-11-14) (77-jaraĝa)
Lingvoj sveda
Ŝtataneco Svedio
Alma mater Universitato de UpsaloUniversitato de KiloUniversitato de Edinburgo
Okupo
Okupo politikistodiplomato
vdr

Dum la germana kampanjo de 1813 kaj la franca kampanjo de 1814 kontraŭ la armeo de Napoleono Bonaparto li deĵoris kiel kanceliero de la sveda kronprinco Karlo kaj partoprenis la konferencojn ĉe Trachenberg kaj Frankfurto. Li ankaŭ partoprenis la packongreson ĉe Kiel, kiu rezultigis la Traktaton de Kiel, kie la reĝlando Danio-Norvegio (la oldenburga monarkio) cedis Norvegion al la reĝlando Svedio.